Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Hristo MANOLOV
Vivtempo: 1915 - 2001
Devenlando: Bulgarujo
Agadlando(j): Bosnio-Hercegovino
Prezento: Naskita la 10an de septembro 1915 jaro en vilaĝo Belica, region Gabrovo. Li fariĝis orfeto estante unu jara, kiam lia patro mortas dum la milito. Ekkonis de sia juneco la mizeron kaj la malsaton post la 9a de septembro 1944 jaro, li aktive ekagis por la konstruigo de komunumo - ĵusta kaj honesta.

Hristo Manolov lernis en la pedagogia fakultato en urbo Ŝumen kaj poste en la Sofia Unuversitato – fakultato de bulgara filologio.
Li estis instruisto en kelkaj vilaĝoj kaj inter 1949 -1951 estas inspektoro de la popolklerigado en urbo Veliko Tarnovo.
Li venis en urbo Polski Trambeŝ kiel instruisto kaj poste agis kiel direktoro de la lernejo.
Li laboris en multaj sferoj en la komunuma vivo de la urbo. Dum 1946 li fondis Esperanto–societon “Espero”. Pro la multaj okupo de la junaj esperantistoj la unua provo fiaskas, sed post 10 jaroj en la urba lernejo ekfunkciis nova instruista Esperanto-kurso en la loka lernejo. En ĝi partoprenis granda parto de la instruistoj. Kelkajn monatojn pli poste ankaŭ la gelernantoj komencis similan kurson pri Esperanto.
Ekde 1957 ĝis la fino de sia vivo dum 2002 jaro s-ro Hr. Manolov gvidis E-kursojn por multaj junaj kaj ne tiom junaj homoj en Polski Trambeŝ kaj en la regiono.
La E-societo vivas ankaŭ hodiaŭ, fiere portante la nomon de sia fondinto – “Hristo Manolov”.
Li estis prezedanto de MEM en la 80-aj jaroj.
S-ro Manolov dum sia vivo ricevis multajn premiojn, inter ili la plej gravaj estis:
- Jubilea medalo – 1300 jaroj Bulgario;
- Ordeno “Kirilo kaj Metodio” – II-a grado por kleriga agado.

(Mariana Gencheva je peto de edukado.net)

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.