Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Léon LENTAIGNE
Vivtempo: 1909 - 2008
Devenlando: Francujo
Agadlando(j): Francujo
Prezento: Léon Lentaigne naskiĝis en Saint Germain de Tallevende (Calvados) la 4-an de junio 1909 kaj forpasis en Montpellier (Hérault) la 4-an de februaro 2008. Li estis pioniro de la Freinet-pedagogio, kiun li aplikis kun la kara edzino Suzanne Combe (1901-1996) en la lernejo de Balaruc-Les-Bains ekde la jaro 1937. Ambaŭ esperantistiĝis en la jaro 1930.

Unu el la bazoj de la Freinet-pedagogio estas la “Presarto en Lernejo”, la lernantoj verkas interesajn liberajn temajn tekstojn kaj mem presas ilin. Ilia gazeto nomiĝis La Ruche Joyeuse (La Ĝoja Abelujo). La korespondado inter lernejoj, dank’al la kono de Esperanto de la du instruistoj, permesis ricevi kontribuaĵojn el Japanujo, Brazilo, Nov-Zelando, Pollando... Larĝaperture eniris la VIVO en la klasĉambrojn.

Jam en julio 1945 kaj 1946 li organizis, kun la helpo de sia edzino, “La Esperantistan Semajnon de Balaruc-les-Bains”, kun pli ol tridek partoprenantoj. Tiam formiĝis kvar paroj, kiuj neniam kabeis!

Li iĝis respondeculo de la Esperanto-komisiono de la Freinet-movado post la morto (dum la milito en germana karcero) de la du unuaj pioniroj Boubou kaj Bourguignon.
La Freinet-istoj organizas ĉiujare kongreson kun pluraj centoj de instruistoj. Léon Lentaigne ĉiam klopodis venigi unu aŭ du alilandajn esperantistojn el Svedujo, Danujo, Japanujo … Ili kongresis kun la francoj kaj semis Esperanton per faktoj, kaj poste ili disvastigis la movadan pedagogion en sia lando. Tiel Kimie Ozawa-Markarian demonstris la pedagogian valoron de la japana kalkulilo “sorobano”.

Tre aktiva sur la tereno de instruado de Esperanto, li estis pasia kaj ĝismedola pedagogo. Kiam en Esperanto li aŭdis aŭ legis lingvoeraron, li tuj skribe reagis per ekzemploj, kiujn li plej ofte ĉerpis de Zamenhof aŭ de Waringhien. “Esperanto ne dialektiĝu” estis celo lia kaj liaj libroj “Kiel diri?“, “Tiel diru!“ estis grandkvante eldonitaj de “Laŭte”, kiu aperigis ankaŭ liajn memoraĵojn de veterano en 1997.

Li estis membro de SAT, SAT-Amikaro kaj fakdelegito de UEA pri pedagogio kaj sindikatismo en la urbo Montpellier de 1960 ĝis meze de la 1980-aj jaroj.

Li estis granda subtenanto de triamondaj esperantistoj, precipe afrikaj kaj ĉinaj. En 2006 Léon Lentaigne ricevis la premion “Ada Sikorska-Fighiera”.
Li markis multajn generaciojn de esperantistoj, kiuj ne forgesis lin, kaj lian moton:
PENSU REKTE EN ESPERANTO!

Bibliografio:

Lia plej populara verko estas la plurfoje represita frazaro Kiel diri? (1980), krom kiu li aŭtoris i.a. Abrégé pratique de la grammaire espéranto (1986),  40 paŝetoj al plua posedo (1989), Tiel diru ! 5000 expressions Espéranto  (1994), kaj la rememorojn Parolas veterano (1997).
Li ankaŭ verkis, en la franca lingvo, en la serio Bibliothèque de Travail :
BT n° 288-289 : Haïsa la petite lapone.
BT n° 378 :Taro l’enfant japonais.
BT n° 437 : l’Espéranto.

Por la Panteono 2016, vivresumon verkis Edmond Plutniak laŭ leteroj de L. Lentaigne, artikoloj de J. Amouroux, H. Masson, Vikipedio kaj revuo Esperanto.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; | Aldoni propran komenton

1.
Forigita uzanto je 2016-12-04 08:43:25

Mi nerekte ŝuldas multe al li, ĉar li estis "gvidanto de mia gvidanto" en esperanto, kaj lia libreto "abrégé pratique de grammaire"(kio evitigas erarojn en kopiado de la franca sintakso ĉe la francoj) estas mia biblio.
Anekdoto: Kiam Grazina Opulskiene gastis ĉe mi, Leo Lentaigne ankoraù vivis kaj loĝis en malsanulejo en Montpellier. Ŝi preparintis por li paperon kun dankvortoj per grandegaj literoj ( li estis tre maljuna kaj lia vidkapablo ne plu estis bona). La fakto ke juna litovino deziris nepre viziti lin dum rondvojaĝo konvinkis min, ke lia famo estis tre vasta.
Li pleje meritas lokon en Panteono.
Ginette

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.