Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo:Mihai Trifoi
Vivtempo:1944 -
Devenlando:Rumanujo
Agadlando(j): Britujo, Ĉeĥujo, Francujo, Germanujo, Israelo, Kroatujo, Rumanujo
Prezento:Naskiĝis en Sighetu Marmaţiei, Rumanio (08.08.1944), studis en Trijara Pedagogia Instituto (Baia Mare), en la fako pri la rumanaj lingvo kaj literaturo, komencis instrui en la jaro 1967 kaj emeritiĝis en 2009, post kiu daǔrigis la instruadon ĝis 2010 kaj iom en 2011;

1972-1974: sekvis trijaran kurson de esperanto en la Kulturdomo en Sighetu Marmatiei;
1974: sekvis la 20-tagan Internaciajn E-Kursojn en Burgas (Bulgario), en la grupo "C" kaj sukcesis "tre bone" ĉe la ekzameno por instrurajto;
1974–1975: instruis E-n en la Kulturdomo en Sighetu Marmatiei;
1975-1978: post translokiĝo al Braŝovo, fariĝis prezidanto de la Fervojista E-Klubo; organizis Tutlandan E-Renkontiĝon; estis membro en la Esperanto-Kunordiga Komitato, kaj poste en la Interlingvistika Kolektivo de Esperanto de la Akademio de Sociaj kaj Politikaj Sciencoj; laboris kiel kultura kaj sporta instruktoro ĉe la Asocio de Nevidantoj, kaj instruis E-on al grupo de nevidantoj, muzikantoj, kun kiuj organizis spektaklojn en esperanto; prelegis plurfoje pri Esperanto ĉe la Kulturdomo en Braŝovo; partoprenis la UK-on en Varno, Bulgario (1978);
1978-1979: translokiĝis al Baia Mare, kie estis direktoro de studentdomo;
1979: translokiĝis en la urbon Sf. Gheorghe, kaj post kelkaj jaroj al Bixad, kie instruis ĝis emeritiĝo kaj loĝas ankoraŭ nun;

1990: post la revolucio en Rumanio, rekomencis agi fervore, fondis la E-Filion de EAR en la urbo Sf. Gheorghe kaj partoprenis la Perfektigajn Internaciajn Kursojn en Pisanica, grupo "C" (Bulgario); partoprenis la unuan postrevolucian E-Kongreson de EAR en Timisoara;
1991: partoprenis la 9-an Internacian Metodikan Seminarion (en Odorheiu Secuiesc) kaj trapasis la mezan ekzamenon de ILEI/UEA;
1994-1995: "oficialigis" la E-instruadon en la Lernejo "Mikes Άrmin" en Bixad per E-kurso al 23 gelernantoj kaj partoprenis en la Fundapax-projekto, LOI-eksperimento;
1995: fondis la Lernejan Ekoturistan Klubon "Esperanto kaj Naturo"; verkis kaj eldonigis la instrulibron "Esperanto (kurso por rumanoj)";

1996-2013: instruis kaj akompanis gelernantojn al IIK-oj en Ĉehio, Britio, Francio, Germanio, Israelo, Kroatio ; organizis trifoje Somerajn E-Kursojn “Esperanto kaj Informadiko” por lernejanoj; verkis artikolojn por E-revuoj, kaj ankaǔ por la rumanaj ĵurnaloj; partoprenis aktive, ofte kun prelegoj dum la Tago de la Lernejo) la UK-ojn en Prago, Montpeliero, Berlino, Tel-Avivo, Zagrebo, Gotenburgo, Vilno, Florenco, Jokohamo, Roterdamo, Bjalistoko, Kopenhago, Rejkjaviko; partoprenis la 57-an IFEF-Kongreson (Braŝovo, 2005), la 64-an E-Kongreson en Herzberg (2012) kaj en la diversaj naciaj kongresoj kaj simpozioj de Esperanto; partoprenis la ILEI-konferencojn en Karlovy-Vary, Orestrando, Kaunas, Parmo, Ranzan, Krakovo, Kopenhago, Herzberg; partoprenis kun gelernantoj en la E-projektoj: LUDEŬREJO (Socrates/Comenius 1), INTERKULTURO 1 (kiel la unua kandidato), FRINGOJ; partoprenis la nacian projekton Procter & Gamble, surbaze de la E-agado kaj gajnis informadikan laboratorion por la lernejo de Bixad; iniciatis, kunlabore kun Ton Verwoerd el Nederlando, la Projekton Bixad; faris grandan E-ekspozicion “Amikoj sen landlimoj” (42 subvitraj paneloj, kiuj ornamas ĝis nun la koridorojn de la lernejo kaj la E-klubejon), tiel ke la inspektoraro rekonis la E-agadon kiel valoran; kunlabore kun EAR, organizis la Semajnan E-Staĝon en Timiŝoara (01-05.09.2006); partoprenis aktive (ankaŭ kiel organizanto) la landajn E-kongresojn kaj renkontiĝojn;

Partopreno en aliaj eventoj:
1999-2000: organizis, kunlabore kun EAR, la Nacian Seminarion de Esperanto (17-19.09.1999, Sf. Gheorghe) kun la temo “Interkulturo kaj edukado por paco”;
2000: partoprenis la Internacian Kurson por Demokratio (Kopenhago);
2002, 2003, 2005, 2006, 2008, 2009, 2011: partoprenis la internaciajn E-kursojn de kosmologio (Klint, Danio) kaj komencis traduki el la verkoj de Martinus, el esperanto en la rumanan lingvon; partoprenis en la diversaj profesiaj kursoj;
2007-2008: partoprenis la interretan Superan kurson de Esperanto, organizita de Jagelona Universitato en Krakovo (Pollando) kaj ricevis "Certigilon pri lingvo-lernado/SUPERAN/C2";
2001-2011: agadis kiel vicprezidanto de EAR;
2003-2011: ILEI-komitatano kaj estro de la rumana ILEI-sekcio;
2006-2009: agadis kiel estrarano de ILEI, kun respondeco pri la lerneja agado; kadre de la UK en Jokohamo, Roterdamo kaj Bjalistoko, organizis kaj gvidis la konatan ILEI-eventon "Tago de la Lernejo"; estas membro en la ILEI-Komisiono por la lerneja agado; kontrollegis la rumanan version de la instrulibro "ESPERANTO per rekta metodo" de Stano Marček;

2010: faris E-kurson kun kelkaj membroj de la Organiza Kongresa Komitato por la 83-a SAT-Kongreso, okazinta en Braŝovo, Rumanio, (31.07-06.08.2010); partoprenis aktive kun prelego kaj aliaj helpagoj por la sukceso de la SAT-Kongreso; faris enkondukan kurson de Esperanto kadre de la E-staĝoj de REFA;
2011: havas la taskon organizi, kunlabore kun EAR, la 14-an E-Kongreson en la urbo Sf.Gheorghe (6-8.05.2011); dum la kongreso estis elektita kiel prezidanto de EAR; partoprenis la ILEI-Konferencon kaj la UK-on en Kopenhago, kaj la kosmologian kurson en Klint, Danio (17.07-10.08.2011); kontrollegis kaj eldonigis la verkon "Elemente de Esperanto pentru românofoni" de Ionel Oneţ; partoprenis la 35-an Hungarian Esperanto-Kongreson en Szolnok (03-06.11.2011);
2012-2013: partoprenis la VISE 2012 en Buŝteni kaj faris E-kurson por 15 komencantoj; malfermis la unuan retan kurson de Esperanto en Rumanio; partoprenis la 64-an IFEF-Kongreson kaj la ILEI-Seminarion en Herzberg (Germanio, 19-25.05.2012); partoprenis la jaran kunvenon de AFER, Oradea (14-16.09.2012), kadre de kiu instruis Esperanton; kunlabore kun aliaj estraranoj de EAR, organizis kaj partoprenis aktive la Tutlandajn Esperanto-Simpoziojn (Rascruci, 05-07.10.20012, Huta-Certeze, 31.08-01.09.2013); partoprenis kaj prelegis en la Internacia Scienca Simpozio AEPA, organizita de AIS-Filio en Karlovo/Bulgario (27-30.06.2013); partoprenis la 46-an Konferenco de ILEI en Herzberg kaj la Metodikan Seminarion kun D-rino Katalin Kováts; partoprenis la 98-an UK-on en Rejkjaviko kaj trapasis la KER-ekzamenon/nivelo C1; partoprenis la enterigan ceremonion de la fervora esperantisto Ton Verwoerd (okazinta en Heemskerk/Nederlando, la 13-an de septembro 2013);

- Agadis kiel prezidanto de EAR kaj sekciestro de ILEI en Rumanio; partoprenis en diversaj aliaj kulturaj renkontiĝoj kun neesperantistoj, sed al kiuj alparolis pri Esperanto; verkis kaj publikigis multajn artikolojn en kaj pri Esperanto; inter la jaroj 2003-2013 tradukis pere de Esperanto pli ol 1000 paĝojn el la verkoj de Martinus; realigis riĉan korespondadon kun esperantistoj el diversaj landoj.

Instrumetodoj kaj instrumaterialoj:
- Instruis esperanton komence de la jaro 1974 al plenkreskuloj, junuloj kaj lernejanoj; uzis diversajn metodojn, sed precipe la rektan metodon kaj eĉ la Cseh-metodon, tio dependis de cirkonstancoj kaj tipoj de studantoj;
- Uzis la proprajn instrumaterialojn aŭ/kaj diversajn aliajn: "LUDU KUN NI! 1, 2" de Elisabeta Vilisics Formaggio, "ESPERANTO per rekta metodo " de Stano Marček, "Kurso de Esperanto/Laŭ aŭdvida struktura metodo" de A. kaj T. Sekelj ktp., depende de la aĝo de la studantoj.

Interesoj:
- Aǔdvidaj instrumetodoj kaj moderna instruado;
- Tradukado de Esperanto al la rumana lingvo;
- Kosmologio, filozofio kaj lingvaj aferoj;
- Socia agado kaj diversaj E-projektoj.

Bixad, 14.10.2013
Subskribo: Mihai Trifoi

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; | Aldoni propran komenton

4.
Monik je 2013-12-17 08:45:42

Gratulojn Mihai
Monik

3.
Jxenifa je 2013-12-16 11:47:20

Gratulon Mihai! Vi meritas la honoron.

2.
ClaudeNourmont je 2013-12-15 17:37:01

Gratulojn!

1.
fransoazo je 2013-12-15 09:36:09

Gratulon, Mihai!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.