Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Ralf MARKARIAN
Vivtempo: 1930 - 2008
Devenlando: Britujo
Agadlando(j): Britujo
Prezento:
Raif Markarian, unu el la plej agemaj kaj entuziasmigaj anoj de la brita Esperanto-movado en la dua parto de la pasinta jarcento, mortis 78-jara la 16-an de novembro pro koratako.


Li naskiĝis en Manĉestro en la jaro 1930. Lia patro, Markar Markarian, estis armeno, profesie vendisto de vestaĵoj. Li mortis kiam Raif estis nur 5-jara. La patrino, Trilby, estis frizistino.
Profesie Raif estis instruisto de lingvoj: unue en Chorley en norda Anglujo, poste en Crawley en la sudo, kaj laste en Ilford, Londono, kie li estis ĉefinstruisto de la duagrada lernejo Loxford. Li faris kelkajn fruajn esplorojn pri la propedeŭtika utilo de Esperanto por tiuj, kiuj poste studos aliajn lingvojn, kaj estis aparte fiera, ke Ivo Lapenna laŭdis tiun laboron.

Dum dek tri jaroj, 1962-75, Raif estis sekretario de la Societo de Britaj Instruistoj de Esperanto. Li poste fariĝis ĝia vicprezidento. En tiu rolo li evidentigis rimarkindan energion, organizante kaj pledante por la instruado de Esperanto en la lernejoj. (Tiu societo estas nun parto de EAB kaj grandparte respondecas por la tre sukcesa projekto Lingvolanĉilo.)
Dum multaj jaroj Raif estis ankaŭ membro kaj ‘fratulo’ (Fellow) de Esperanto-Asocio de Britio kaj dum iom da tempo ties vicprezidanto. Li estis dumviva membro de Londona Esperanto-Klubo.
Ne malplej grave, Raif zorgis ke liaj du filinoj, Joy kaj Nikola, estu denaskaj parolantoj de Esperanto. Li edziĝis dufoje: unue en la jaro 1956 al Eluned Davies, kiun li renkontis per la Kristan-Scienca eklezio, al kiu li apartenis. Ilia filino Joy naskiĝis en 1961. Eluned mortis en 1967. Lia dua edziĝo estis kun Kimie Ozawa, en vaste raportata duobla Esperanto-geedziĝo (samtempe kun Herbert kaj Barbara Platt) en 1970. Ilia filino Nikola naskiĝis en 1975. Raif kaj Kimie disiĝis en 1987.

Raif estis la aŭtoro de Ni Parolu Esperanton (rektmetoda ‘unua libro de parola Esperanto’, 1964) kaj kunaŭtoro, kun J.H. Sullivan, de la duparta Secondary School Esperanto (1968, 1979), verkoj kiuj restas nesuperitaj kiel lernmaterialoj por anglalingvaj adoleskaj lernantoj de Esperanto.

Elŝutebla versio de la nekrologo.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; | Aldoni propran komenton

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.