Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Telesforas LUKOŠEVIČIUS
Vivtempo: 1926 - 2013
Devenlando: Litovujo
Prezento: Telesforas LUKOŠEVIČIUS (1926.06.30 – 2013.02.18)

La 18-an de Februaro, 2013 en Panevėžys en sia 87-a vivojaro forpasis eminenta litova esperantisto, Honora Membro de Universala Esperanto-Asocio Telesforas LUKOŠEVIČIUS.
Telesforas LUKOŠEVIČIUS naskiĝis la 30-an de Junio, 1926 en vilaĝo Palašmenė, distrikto Pakruojis.En 1948 li finis mezlernejon, en 1950 – Pedagogian instituton en Šiauliai, en 1963 – Litovian agrikulturan Akademion. Laboris en mezlernejo de Joniškėlis, ekde 1963 – en Agrikultura teknikumo de Joniškėlis, ekde 1976 ĝis emeritiĝo – en Hidromelioracia teknikumo de Panevėžys.

Li esperantistiĝis en 1960.Tuj post tio partoprenis la 3-an Baltian Esperanto-Tendaron en Molėtai (Litovio). Ekde tiam konstante Telesforas LUKOŠEVIČIUS gvidis kursojn de Esperanto kaj por lernantoj kaj por instruistoj en mezlernejoj, teknikumoj, kie li laboris, kulturdomoj , eĉ en aliaj najbaraj urboj. Fondis kaj gvidis E-klubojn en Joniškėlis kaj poste dum jardekoj en Panevėžys( “Fonto”, “Espero”, “Revo”).Li multe prelegis pri Esperanto por ĝenerala publiko , organizis E-ekspoziciojn, aliajn aranĝojn, verkis artikolojn por litova gazetaro, mem partoprenis multajn esperantistajn aranĝojn en diversaj litovaj urboj kaj eksterlande. Kiam en sesdekaj jaroj estis aranĝita kampanjo de subskriboj al UN pri Esperanto, li kune kun aliaj en malgranda urbeto Joniškėlis kolektis pli ol 3000 subskribojn de diversaj personoj kaj institucioj. Dum la 10-a BET li fariĝis membro de interrespublika metodika pedagogia komisiono pri E-instruado.

Telesforas LUKOŠEVIČIUS instruis Esperanton al instruistoj dum kursoj, organizitaj de Litovia instituto pri perfektiĝo de instruistoj en Trakai (1970), Vilnius (1992 kaj 1994), Berčiūnai (1993).Ĝenerale li tre multe aktivis en instruistaj rondoj.

Telesforas LUKOŠEVIČIUS estis ĉeforganizanto de BET-17 en Viekšniai en 1976, post kio li estis punita fare de tiutempaj partiaj instancoj kaj pro tio devis translokiĝi al Panevėžys.

En 1983 li partoprenis UK-on en Budapeŝto.Reveninte hejmen en Panevėžys li fondis , gvidis dum multaj jaroj funkciintan E-koruson, kiu konstante koncertadis dum BET-oj, dum literaturaj aranĝoj “Muzoj” en Vilnius, en diversaj E-aranĝoj en Bulgario kaj Pollando.Dum kelkaj jaroj sub gvido kaj iniciato de T.LUKOŠEVIČIUS en Panevėžys funkciis teatro de esperantistoj.

Dum lastaj jardekoj Telesforas LUKOŠEVIČIUS multe okupiĝis pri tradukado de litova belarta literaturo al Esperanto – gvidis rondeton por tradukistoj kaj tradukis mem.Estis tradukitaj kelkaj dekoj da diversaj verkoj de litova belarto al Esperanto – tamen nur kelkaj estas eldonitaj. En 1991-2002 aperis libroj de Jonas BILIŪNAS “Mi trafis”, de Vytautas PETKEVIČIUS “Nur tri lupidoj”, de A.BRAZDŽIONYTĖ “Sub la nordlumo”, de Dionizas POŠKA “Vilaĝano de Ĵemajtoj kaj Litovio”, de Juozas GRUŠAS “Herkus Mantas”, kolekto de dokumentoj “Konspiro”, de Stasys ANKEVIČIUS “Forege malantau Uralo” – ĉiuj ilin tradukis Telesforas LUKOŠEVIČIUS. En 1991 li registris eldonejon “Revo” ĉe loka E-klubo, kiu ĝis nun eldonis 14 diversajn librojn ( belarton, instruilojn k.s.). Tiel formiĝis tiel nomata serio de libroj “Panevėžys-a Biblioteko de Esperanto”.Ĉiujn tiujn librojn Telesforas LUKOŠEVIČIUS ĉu verkis, ĉu tradukis, ĉu redaktis.
Post restarigo de Litova Esperanto-Asocio en 1988 li estis longjara (1988 – 2003) estrarano de LEA. Li estas ĝis nun unu el gvidantoj de litoviaj E-instruistoj.

Telesforas LUKOŠEVIČIUS konstante perfektiĝis en Esperanto. Li ekzameniĝis en 1975 ĉe akademiano Paul ARISTE en universitato de Tartu (Estonio).En 1993 li ekzameniĝis ĉe Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino kaj fariĝis ties asociigita membro.

En 1993 aperis el sub lia plumo libreto “Ni parolu Esperante” – konversacioj por turistoj, en 1999 aperis lia lernolibro de Esperanto “Elementa Esperanto-kurso en 34 lecionoj”. En 2004 prestiĝa Instituto pri eldonado de sciencaj kaj enciklopediaj libroj aperigis lian novan lernolibron de Esperanto por litovoj. (Jen liaj libron en nia Katalogo.)

En 2003 okaze de 80-jariĝo de Esperanto-movado en Panevėžys Telesforas LUKOŠEVIČIUS kune kun aliaj aranĝis publikan ekspozicion pri Esperanto en regiona landesplora muzeo, urban konferencon en biblioteko, libroekspozicion.

Okaze de 80-jariĝo de Litova Esperanto-Asocio en 1999 li ricevis honoran dankfolion de la asocio pro longjara kaj sindona agado por Esperanto.
En 2005 okaze de la 90-a Universala Kongreso de Esperanto en Vilnius Universala Esperanto-Asocio proklamis lin Honora Membro de UEA.

Povilas JEGOROVAS
Prezidanto de Litova Esperanto-Asocio
Komitatano A de UEA

Kaunas,
La 18-an de Februaro, 2013

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; | Aldoni propran komenton

1.
Grazina je 2013-02-19 08:20:02

Li estis vere elstara esperantisto kaj samtempe ege modesta persono. Kun edzino Palmyra, kiu ĉiam estis lia kunlaborantino, apogantino kaj kuraĝigantino ili multon faris por Esperanto kaj mi sincere kondolencas la edzinon kaj samtempe esperas, ke Palmyra kaj ni ĉiuj daŭrigos la laboron de Telesforas.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.