Panteono

Edukado.net premie publikigas 10-15 novajn prezentojn de vivantaj instruistoj ĉiujare la 15an de decembro. Vi povas sendi proponojn ĉe la FORUMO.  

Al la komenco

Plena nomo: Boriša Miliĉeviĉ
Vivtempo: 1931 - 2013
Devenlando: Serbujo
Agadlando(j): Jugoslavio, Serbujo
Prezento: Boriša Miliĉeviĉ, konata serbia esperantisto, forpasis en Novi Sad la 2-an de februaro 2013.
Boriŝa Miliĉeviĉ naskiĝis la 14-an de oktobro 1931 ĉe Kuršumlija (Serbio). Li diplomitiĝis ĉe la Filologia fakultato en Beogrado. Parolas kaj skribas en 8 (ok) fremdaj lingvoj kaj estas oficiala (ĵurinta) tradukanto de kvar fremdaj lingvoj (franca, germana, hispana kaj portugala).
Oficis en Raĉa, Niš, Novi Sad. Oficperiodon finis kiel konsilisto pri bankrilatoj kun eksterlando en Deviza Sektoro de Privredna banka, Novi Sad. Pensiulo ekde la 1-a de decembro 1997.
Fariĝis esperantisto kiel studento en 1953 en Beograd. Kunfondinto de Studenta Esperanto-Klubo en Beograd. Plenumadis diversajn gravajn funkciojn en Esperanto-societoj, Vojvodina Esperanto-Ligo, Serbia Esperanto-Ligo kaj Jugoslavia Esperanto-Ligo.
Estis ĝenerala sekretario de TEJO-Kunvenoj (1955-1956), kaj trifoje JEL-delegito (1977-1979, 1983-1986, 1992) en UEA-Komitato, Rotterdam. Nuntempe li estis delegito de UEA por urbo Novi Sad.
Ekde 1984 plenumas volontule la funkcion de direktoro de Esperanto-Instituto de SEL. Li posedas C-diplomon (profesoro de Esperanto). Dum jaroj gvidis diversgradajn Esperanto-kursojn. Estis en ĵurio de la revuo Voĉo, Borovo en l976, kaj en ĵurio de Esperanto-societo, Malto por aprezo de E-tradukoj de la poemoj de Maltaj poetoj en 1989.
Kunlaboris en diversaj gazetoj ekde 1954 ĝis nun. Dum jaroj li okupiĝis pri tradukado al Esperanto kaj el Esperanto. Redaktis 4 Esperanto-kolektojn/antologiojn de Serbio, Makedonio, Kroatio, kaj Bosnio kaj Hercegovino.
Menciita laŭ la tradukaĵoj en la monda (enciklopedia) publikaĵo “Esperanto en Perspektivo” (UEA/Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-problemo, Londono-Rotterdam, 1974).
Dum jaroj li okupiĝis pri bibliografio de Esperanto-eldonaĵoj en Jugoslavio, Serbio, Kroatio, Respubliko Serba (BkH) kaj Makedonio. Lia Propra bi(bli)ografio estas aperigita libroforme en Banja Luka en 2008.
Distingita per Medalo de Laboro fare de Prezidanto de Respubliko, Ordeno por meritoj en Esperanto-movado fare de Jugoslavia Esperanto-Ligo. Gajnis Oran Insignon de Serbia Kultur-kleriga Komunumo kaj Plakedon de Serbia Unuiĝo de sciencaj kaj fakaj tradukistoj, kaj aliajn rekonojn. Oficiale, aŭ koncerne Esperanton, aŭ private, vizitis 18 landojn: de Eŭropo (14), Afriko (2), Ameriko (1) kaj Azio (1).

La prezenton sendis Dimitrije Janičić por la Panteono, la 3an de februaro 2013


Jubile al la okdekjara datreveno de Boriša Milićević Dimitrije Janičić intervjuis lin.
La teksto aperis en la Beograda Verda Stelo (JARO VI, NUMERO 16, en 2012).
Legu la intervjuon
Niaj jubileantoj: Boriša Milićević – okdekjaraĝa - PLI RIĈA VIVO – DANK' AL ESPERANTO

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; | Aldoni propran komenton

2.
Katalin je 2013-02-05 18:56:37

Mesaĝo de Tereza Kapista:
Boriŝa Miliĉeviĉ estis ege diligenta homo. Li estis lingva kontrolanto de mia lasta libro "IE pri IO"; kaj tio estis lia lasta laboro. Antaŭ 10 tagoj ni estis kune en Beogrado kaj neniu supozis ke ni vidis lin la lastran fojon. Dankon al Boriŝa por ĉio kion li faris al nia movado. Tereza Kapista

1.
suwineknight je 2013-02-04 07:09:45

Kun granda malĝojo mi eksciis antaŭ deko da minutoj ke forpasis mia longjara amiko Boriŝa. Lastfoje ni renkontiĝs pasintmaje en Subotica, dum kunveno dediĉita al Tibor Sekelj, kie ankaŭ li havis prelegon. Li jam neniam ekscios, ke antaŭ kelkaj tagoj ni sukcesis certigi monon por aperigo de la prelegaro... Lia forpaso estas granda perdo por la movado en Serbio. Restu en paco, Boriŝa!
Djordje Dragojlovich, Subotica

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.