Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Urso-Kurso: Kantoj
Aŭtoro(j): THOMPSON, Stephen
Eldonejo:Esperanto Teachers' Association. 1997.
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):kd
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:internacia
Aĉeteblo:UEA: 3,60 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:La kompakta disko enhavas 18 (+1) kantojn, originale verkitajn por la samtitola kompleksa lernomaterialo. La tekstoj estas simplaj (kelkfoje tre rapide kantendaj), ili helpas alproprigi la bazajn lingvajn kaj leksikajn elementojn de E-o kaj bone kolorigas la instrulecionojn.Kvankam la instrukompleto pretiĝis por anglalingvaj lernantoj, la kantoj estas bone uzeblaj en kiu ajn nacilingva medio. Oni povas trovi materialojn inter aliaj por la sekvaj temoj: bestoj, koloroj, geometriaj figuroj, korpopartoj, familiaj membroj, tagordo, verboj kun mimado, vestaĵoj, alfabeto, sufiksoj, mebloj kaj loĝejpartoj, prepozicioj, amikiĝo, tagoj de la semajno, verbotempoj, vojaĝoj, ktp. La 9a kanto temas pri vestaĵoj. La tuta kompleto estas tre valora kaj profesie ellaborita instrumaterialo, sed manke de financaj rimedoj nia redakcio ne povas aĉeti ĝin por ĉitiea plua prezento kaj analizo.
Kreodato:2004-11-07 00:00:00
Lasta redakto:2020-12-11 21:43:23
Montroj:102296
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.