Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Vortfarado en dek lecionoj, La
Subtitolo:Speciale elpensita por la malgramatikemuloj
Aŭtoro(j): CHERPILLOD, André
Eldonejo:La Blanchetière
ISBN:2-906134-57-0
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):gramatika libro
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 3,60 EUR (sen varimposto)
FEL: 3,60 EUR (inkl. la varimposton)
Nia opinio:La malgranda kajereto en dek lecionoj (sinsekvaj, bone konstruitaj kaj ligitaj unu al la aliaj) donas trarigardon pri la vortfarado en la internacia lingvo. La klarigoj estas simplaj, subtenataj de ekzemploj, kaj havantaj la minimumam sed necesan kvanton de fakterminoj (bone difinitaj). La studantoj de la eldonaĵo dekomence devas konscii, ke la tuta lecionaro eliras el la teorio ' ne de ĉiuj gramatikistoj akceptata -, ke la vortradikoj havas en si mem gramatikan karakteron, estas 'inklinaj' al unu el la vortkategorioj. Laŭ tiu ĉi teorio la klarigoj estas konvinkaj, kaj oni bone povas solvi la misterojn de vortoj: fiŝkapti, beldiino, altlernejo, novluno, almozpeti, urbodoma, ktp. Utilas multe la lecionfinaj resumoj kaj listoj de bibliografiaj verkoj. La libreton ni konsilas kaj al studantoj de e-o kaj al instruistoj.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2005-10-25 10:59:09
Montroj:19455
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
baluo je 2016-04-12 18:04:33    

Tre interesa verko, kiun mi studadas kun granda intereso. André Cherpillod havas admirindan talenton por instrui. Mi rekomendas tiun ĉi libreton al la esperantistoj, kiuj volas progresi .

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.