Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Dek Demandoj
Subtitolo:Lernolibro por infanoj 7 ĝis 14-jaraj
Aŭtoro(j): KOHRS, Charlotte
Eldonejo:Infanoj cxirkaux la mondo, San Diego, 1993.
ISBN:neindikita
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:internacia
Aĉeteblo:UEA: 9,90 EUR (sen varimposto)
ELNA: 9,00 USD
Nia opinio:La materialo estis verkita por infanoj inter 7 ĝis 14 jaroj kaj prilaboras la unuan fazon de ilia e-lernado. La leksiko konstruiĝas ĉirkaŭ gravaj demando-strukturoj (vd. la enhavliston) kaj ties respondoj. Sur la folioj ofte estas spaco ankaŭ por enskribi vortojn, solvojn.
Ĉarmaj infandsegnaĵoj faras la paĝojn pli allogaj. La leksiko, ĉefe prilaborata estas: numeraloj, bazaj personaj informoj, geografiaj konoj, homa korpo, koloroj. Al la enlecionaj lernendaĵoj strikte ligiĝas pedagogicele verkitaj kantoj (ĉi tie kun muziknotoj), kiuj aŭskulteblas kaj legeblas ankaŭ aparte en la eldonaĵoj Kantu kun Janico kaj Johano.
La materialo aĉeteblas en la listigitaj libroservoj.
Ne-pagipovaj kursgidantoj povas peti ilin ĉe Ronald Glossop.
Poŝadreso: Ronald Glossop, 8894 Berkay Avenue, Jennings MO 63136, Usono.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2006-04-09 11:02:23
Montroj:66245
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 8; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 8
Kreodato: 2010-08-02 15:50:35

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

2.
Enrique Ellemberg je 2006-03-04 18:29:13    

Ĉi tiu estas paroliga libro. Oni povas vidi la tutan libron en la paĝo de Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo
http://www.iĉlm.org/
En ĉi tiu paĝo estas ankaŭ aliaj similaj libroj.

1.
Enrique Ellemberg je 2006-03-04 18:29:13    

Ĉi tiu estas paroliga libro. Oni povas vidi la tutan libron en la paĝo de Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo
http://www.iĉlm.org/
En ĉi tiu paĝo estas ankaŭ aliaj similaj libroj.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.