Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Esperanto-movado, La
Subtitolo:Historio, organizo, amplekso. 2a, reviziita kaj kompletigita eldono
Aŭtoro(j): STOP-BOWITZ, Carl
Eldonejo:Esperantoforlaget - Eldonejo Esperanto, Oslo, 1996.
ISBN:82-90006-10-1
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):movadhistorio
Nivelo:C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 12,00 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:Krom la ampleksa libro Esperanto en perspektivo, kaj aliaj libroj kiel Gvidlibro por supera ekzameno de A. Pechan kaj Esperanto: lingvo - literaturo - movado de P. Janton, jen alia, konsilinda materialo; 90-paga libreto kun multaj konoj kaj datumoj pri la menciitaj temoj. Temas pri la aktualigita eldono de la libro el la jaro 1948.
Kvankam la ĉefa celo de la aŭtoro estis helpi siajn samlandajn esperantistojn, tamen krom la ĉapitro pri la movado en Norvegio, la leganto trovas modele internacian trarigardon pri la ideo de internacia lingvo, historio de E-o, movado kaj pri la lingvo mem.
Por la kandidatoj, pretiĝantaj ekzemple al UEA/ILEI ekzamenoj, ofte la plej granda problemo estas trovi informojn - sufiĉe koncizajn, digesteblajn, tamen detalajn - pri la historio de niaj movado kaj kulturo. Tiu ĉi libreto povas bone servi tiujn celojn.
Mi menciu tamen, ke la ĉapitro pri la « Instruado de Esperanto » ne donas sufiĉan superrigardon pri la nuna situacio, ja la plej grandan rolon ludas ankoraŭ Andreo Cseh kaj lia metodo).
Recenzoj:Recenzo IPR, 1996/3. 28-29p.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2006-01-03 00:35:24
Montroj:36495
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.