Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Esperanto kalbos vadovélis
Subtitolo:lernolibro de Esperanto
Aŭtoro(j): MEKYS, Antanas
Eldonejo:Alma Littera, Vilnius, 2001.
ISBN:9955-08-017-5
Akireblo:aĉetebla
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 7,50 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):litova
Nia opinio:La belaspekta kaj firme bindita lernilo celas en sufiĉe grandaj paŝoj, tamen tra mallongaj tekstoj, tre alloge instrui la internacian lingvon al junuloj. La strukturo de la libro estas tradicia: lecionkomence la gramatikaĵoj estas prezentataj tra ekzemploj kaj pere de mallongaj klarigoj, kiujn akompanas frapaj desegnaĵoj. Tiun eron sekvas mallonga teksto kaj poste serio de demandoj, rilataj al la teksto. La alia listo de demandoj celas paroligi la lernantojn pri siaj spertoj kadre de la leciontemo. Ne mankas ankaŭ kelkaj proverboj. La lastaj partoj de la lecionoj estas variaj: legaĵoj, ripetaĵoj, ludoj, enigmoj, gramatikaj taskoj. La tekstoj (temoj) de la lecionoj estas plejparte la kutimaj lingvolecionaj temoj: mia tago, jarsezonoj, familio, en vilaĝo, korespondado, ktp, sed mi trovis ankaŭ kelkajn surprizajn: vestoŝranko, fotado, turismo. La lernilo riĉas je primovadaj legaĵoj kaj bone prezentas ankaŭ la landan movadon. La duan duonon de éa lernolibro plenigas krestomatio de legaĵoj: de kelkliniaj anekdotoj, ŝercoj ĝis kelkpaĝaj fabeloj kaj legendoj. La libron finas esperanto-litova kaj inversa vortolistoj. La enhavo de la tekstoj, la ilustraĵoj kaj la tuta strukturo en la manoj de bona instruisto (kiu kapablas kaj diligentas krei aldonajn ekzercojn) povas bone servi al instruo de junuloj kaj al serioza ekinteresiĝo kaj entuziasma uzo de la internacia lingvo.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2015-06-18 15:58:42
Montroj:18231
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 4; | Aldoni propran opinion

1.
Grazina je 2017-11-21 12:34:38    

Tiu lernolibro laŭ mia sperto tre konvenas por litovoj. Almenaŭ mi uzas ĝin kun lernantoj kiuj ne povas regule veni al lecionoj.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.