Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Esperantonimoj. (2a, kompletigita eld.)
Subtitolo:antonimoj, homonimoj, paronimoj, sinonimoj, vortludoj
Aŭtoro(j): ĜIVOJE, Marinko
Eldonejo:Edistudio - Piza, 1979.
ISBN:88-7036-007-5
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):vortaro
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 6,00 EUR (sen varimposto)
ELNA: 7,80 USD
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:La malgranda, poŝlibreto estas tre utila ilo kaj por absolvontaj studantoj kaj por absolvemaj instruistoj de E-o, sed ankaŭ por literaturistoj. La aŭtoro kolektis riĉan materialon pri antonimoj, homonimoj, paronimoj, sinonimoj, semantikampe tre tiklaj problemoj de la internacia lingvo. Problemoj, ja certe ili multas por tiuj kiuj estas studantaj Esperanton kaj iusence malmultas por tiuj, kiuj literaturcele intencas uzi la leksikon de nia lingvo. En kio estas la plej granda utilo de tiu ĉi kolekto? Unuapaŝe por instruistoj, kiuj post trastudo de la terminoj (komence de la libreto troviĝas detala studo pri ili) kaj ekzemploparoj, povas plani siajn kursojn tiel, ke laŭ la plej bona metodo, taŭga por la lernokutimoj kaj kapabloj de siaj lernantoj ili paŝon post paŝo prilaboru tiujn leksikaĵojn kiuj pro siaj plursignifoj, simileco (ĉu sona, ĉu semantika) aŭ identeco povas montriĝi kaptiloj en la lingvouzo. Duavice ĝi bone utilas en la manoj de tiuj konsciaj lernantoj kiuj eksterkurSe mem volas malkovri la riĉecon de la lingvo kaj eviti akcidentojn pro gramatikaj incidentoj. La libreto liveras bonan kolekton ankaŭ por testo- kaj enigmofabrikantoj kaj 'sangavidaj ekzamenantoj', kaj ankaŭ por la jam ĉion sciantaj, ludemaj esperantistoj.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2010-08-31 06:39:38
Montroj:28515
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 4; | Aldoni propran opinion

2.
Boris Kolker je 2003-03-23 05:51:36    

Tiu ĉi semantika vortareto estas unika en sia speco. Kvankam kompletiginda kaj plipergektiginda, eĉ en tiu ĉi formo ĝi estas tre utila.

1.
Monika Molnar je 2002-10-23 22:11:33    

Mi ŝatas tiun libreton, kiun mi uzis iam speciale por iu kurso mia, kaj mi intencas uzi ĝin ankaŭ en la estonteco. Mia unu sola problemeto pri la libro: ne estas sufiĉe granda kaj sufiĉe vasta rilate la ekzemplojn.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.