Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Juna Amiko
Subtitolo:Internacia Esperanto Revuo de ILEI por lernejanoj kaj komencantoj
Aŭtoro(j): Kurucz, Géza (red.)
Marĉek, Stano (red)
Eldonejo:ILEI, aperas 4 fojojn jare
ISBN:ISSN 0230 1318
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):gazeto - ĵurnalo
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĉeteblo:
Nia opinio:Juna Amiko havas legantojn en pli ol 80 landoj. Ankaŭ la redakcio estas internacia, kunlaborantoj kaj kontribuantoj venas el multaj diversaj landoj.La riĉe ilustrita revuo aperas 4-foje jare (marto, junio, septembro, decembro), ĝi celas precipe tiujn, kiuj jam konas la fundamenton de Esperanto kaj alproprigis la bazajn gramatikajn regulojn. La revuo uzas nur la plej oftajn vortojn (ĉ. 1500). Por faciligi la komprenon, ĝi uzas kromsignojn: streketojn (') kaj dividstrekojn (-). La lingvaĵo de la revuo estas reviziata de s-ro Baldur Ragnarsson, akademiano el Islando. Por komencantoj kiel unua periodaĵo Juna Amiko sendube taŭgas pli ol la ceteraj Esperanto-gazetoj.Hejmpaĝo de la revuo:Juna Amiko
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2016-01-18 15:34:51
Montroj:47304
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; Mezuma noto: 4.5; | Aldoni propran opinion

4.
Blazio Vaha je 2005-09-29 18:34:03    

La karakterizo de prezentita kiel "nia opinio" estas celtrafa. Ĉu ĝi estas la opinio de Katalin?

3.
luiz portella je 2004-12-09 02:58:29    

Ĝi estas interesa kaj estas verkita en bona Esperanto. La revuo plaĉas al mi, plenkreskulo. Mi ŝatas ankaŭ la bildojn. Mi kutime donacas ekzempleron de la revuo al ne Esperanta infano, malgraŭ mia bedaŭro, ke restos ĉe mi nur fotokopio por posta relego.

2.
Monika Molnar je 2003-07-07 06:52:44    

Eble la tuta revuo ne, sed multaj el ĝiaj literaturaj partoj jes ja, taŭgas ne nur por la dekjaruloj, sed por iu ajn komencanto. Mi mem ofte uzas la revuon en la instruado. Sola plendeto de miaj "iom pli ol dudek-jaraj E-bebetoj": la kromsignoj, kiuj devus servi por faciligi la komprenon ... ĝenas ilin.

1.
Pálma Csiszár je 2002-06-29 04:42:37    

Mi ne certas, ĉu estas bona ankaŭ por pli ol 15 jaraj lernantoj. Mi havas nur tiajn. Kelkfoje neologismema (ekz. objektoj en la ludoplaco).

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.