Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Hejma vortaro
Subtitolo:Vortareto de hejmaĵoj en Esperanto
Aŭtoro(j): LINDSTEDT, Jouko (red.)
Eldonejo:UEA, 1999.
ISBN:92 9017 065 4
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):vortaro
Nivelo:A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 7,50 EUR (sen varimposto)
FEL: 7,50 EUR (inkl. la varimposton)
ELNA: 8,70 USD
Lingvo(j):angla, finna, franca, germana, hebrea, hispana, hungara, itala, japana, nederlanda, portugala, rusa, sveda
Nia opinio:Unu el la plej furoraj libroj de la lastaj jaroj estas tiu ĉi vortlisto, kiun estas troigo nomi vortaro, ja ĝi ne estas tio en la scienca senco de la vorto. Mankas lingvistikaj trajtoj, etimologiaj klarigoj, vortkategoriaj difinoj kaj nur malofte troviĝas sinonimaj ekvivalentoj en la libreto. Malgraŭ tio ĝi estas utila vortolisto de hejmaj aferoj, koncernaj la mastrumadon, zorgadon de infanoj kaj aliaj familiaj temoj. La kapvortoj estas esperantaj, do estus malfacile trovi la esperantan varianton de iu nacilingva vorto. La listo bone povas servi la evoluigon de la vortprovizo ĉu enkurse ĉu familie.
Recenzoj:Monato, 2000/6. p.31.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2013-12-11 19:18:20
Montroj:36757
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 7; Mezuma noto: 3; | Aldoni propran opinion

7.
Bernadox je 2014-07-06 16:42:26    

Laŭ sia antaŭparolo Hejma Vortaro (HV) "celas helpi tiujn parolantojn de Eo, liuj uzas la lingvon hejme kiel ĉiutagan komunikilon".

Kiu bezonas vortaron por vortoj kiel pomo, piro, tomato, pico, kraĉi (ĉiuj en HV) mi el propra sperto rekomendas tute ne uzi E-on kiel ĉiutagan komunikilon. La nivelo simple ne sufiĉos. Tiuj - kaj multaj similaj samnivelaj - vortoj do estas superfluaj.

Sed eble iu volas scii, kiel oni nomas en Eo tiun ujon en la muro, en kiun oni metas tiun aĵon fine de kablo de elektra aparato, por ke la kurento fluos. Ni ĉiuj kompreneble tuj scias, kiel ni nomas ĝin en niaj naciaj lingvoj, en la germana ekz. "Steckdose". Kiel mi kiel simpla patro kaj nelingvisto en esperanta familio povas rapide trovi la esperantan vorton por "Steckdose" en HV? Tute ne, ĉar ne ekzistas listo ordigita laŭ la germana (t.n. indekso), nur vortaraj artikoloj ordigitaj laŭ Esperanto.

Se mi hazarde aŭ post longa legado tamen trovis la artikolon sur p. 52, HV proponas al mi jenon: ŝtopilingo, ŝtopingo, konektilingo, konektingo, kontaktilingo, kontaktingo - ses (!) eblaj vortoj. Hej, mi ne volas scii, kiel oni povas nomi tiun simplan objekton, sed kiel oni ja nomas ĝin. Mi ja ne volas instrui al miaj infanoj iun sekretan hejman lingvon, sed simple Esperanton. Kaj kompreneble aliloke, ekz. en vortaroj germanaj-esperantaj, mi trovas ankoraŭ multajn aliajn penseblajn solvojn, ekz. kontakt-skatolo.

Prave ordinara esperantisto atendas, ke vortaro proponas al li unu, du akcepteblajn solvojn, sed ne lasas al li la laboron decidi mem. Tiu estas tasko de la lingvistoj-aŭtoroj.

HV pro tio ne nur ne helpas, sed eĉ pligrandigas la ĥaoson pri la nomo de tiu simpla objekto, malutilas al unueca lingvo-uzo. Sed tiu estas pli grava ol ĉiu asertita "ĝusteco" (Antaŭparolo al la Fundamento, 1a frazo).

Ne gravas disdonado de steletoj, gravas argumentoj.

6.
Tytti je 2014-07-06 07:08:31    

Hejma vortaro estas celita por ordinaraj esperantistoj por ciutaga vivo, ne por lingvistoj! Oni ne taksu ĝin el scienca vidpunkto! Laǔ mia opinio ĝi estas praktika , ege utila vortaro kaj certe en nova eldono iam la vortprovizo estos ankoraǔ pli riĉa.

5.
Bernadox je 2014-07-05 20:07:29    

Dankon pro tiu saĝa, tre ĝentila recenzo, kiun oni devas legi "inter la linioj". La malbela vero estas: "Hejma Vortaro" taŭgas preskaŭ al nenio. Por kompreni "tomato" oni ne bezonas ĝin. Por trovi esperanto-tradukon de nacia vorto mankas eĉ indeksoj (!). Eĉ Fundamentajn vortojn kiel komodo (iu meblo) ĝi prisilentas kaj prezentas iun fantazian "tirkestaron".

4.
Sylvia Hämäläinen je 2004-12-16 08:39:30    

Estas bone havi vortaron pri hejmaj vortoj. Mi donus kvin stelojn al la libro, se ĝi havus la vortoklarigojn ankaŭ alidirekten, en mia kazo finne-esperante.

3.
luiz portella je 2004-12-09 02:26:14    

Mi jam uzis la retan version de la Hejma vortaro. Ĝi helpis min, kaj verŝajne estas pligrandinda.

2.
Vito Redsky je 2004-09-17 11:19:58    

Tre bona vortlisto precipe por gedenaskuloj kaj miksitaj edzparoj kun Esperanto kiel ĉiutaga lingvo. Nur estas bedaŭre, ke la redaktoro ne emas aldoni aliajn lingvojn (ekz. la polan) kaj reeldoni.

1.
Liu Baoguo je 2002-01-29 00:34:29    

Estas la plej bona hejmpaĝo por geinstruistoj.
Mi pensas,ke ĝi certe helpos min en mia E-instruado. Mi prezentos ĝin al ĉinaj E-instruistoj.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.