Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Esperantem za tři mĕsíce
Aŭtoro(j): CHRDLE, P.
CHRDLOVÉ, S.
Eldonejo:KAVA-PECH, 1998.
ISBN:80-85853-10-8
Akireblo:aĉetebla
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 7,50 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):ĉeĥa
Nia opinio:Sprite, nekutime kaj lernant-amike konstruita ĉeĥ-lingva lernolibro por komencantoj, kiu ne ene de 3 tagoj, sed 3 monatoj promesas helpi ellerni la bazon de E-o (kaj tio jam al pluraj sukcesis laŭ la aŭtoroj).
La lecionoj doniĝas laŭ la tagoj de la semajno, po unu de lundo ĝis ĵaŭdo, kaj unu ripetiga por la semajnfino. Neniu estas pli longa ol 2 paĝoj kio tre instigas la lernantojn studi, eĉ se oni ne disponas pri multe da tempo. En la lecionoj estas donitaj nacilingvaj difinoj pri la fenomenoj de la E-gramatiko kaj donitaj kelkaj ekzemploj ĉiam kun traduko al la ĉeĥa. En la dua parto (paĝo) de la leciono estas dulingva listo pri frazoj, enhavantaj la ĵus traktitajn lingvajn elementojn. Ekde la 9a semajno (lasta triono de la materialo) ĉiutage venas nova listo de esprimoj kaj frazoj laŭ la temoj de la ĉiutaga vivo, ekz.: de manĝado-trinkado, familio, vojaĝo, domo ĝis religio, industrio, politiko kaj fine: La Esperanto-movado.
La semajnfinaj taskoj estas ĉiam tradukigaj el la nacia lingvo al E-o, tuj, sampaĝe kune kun la solvo.
En la lingvolernado ne spertaj memlernantoj verŝajne bezonas gramatikan konsultlibron, sed certe ĝuas kaj volonte finstudas la libron ja kapablas digesti la bone dozitan materialon.
En 2006 aperis la tria, kompletigita eldono de la libro.
Por aĉeti la libron vi povos turni vin ankaŭ al la Eldonejo
Recenzoj:
Eldoneja hejmpaĝo
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2006-04-12 13:00:04
Montroj:17721
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.