Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Összefoglaló eszperantó nyelvtan
Subtitolo:A középfokú állami nyelvvizsgára történſ felkészüléshez tanfolyamok és magántanulók részére
Aŭtoro(j): SZILVÁSI, László
Eldonejo:LINGVO-Studio-KESZ, Budapest, 1999.
ISBN:963 03 9150 3
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):gramatika libro
Nivelo:B2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 10,80 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):hungara
Nia opinio:La materialo estas tute ne kutima gramatika konsultlibro, kiel tion la titolo supozigas. Ĝi estas kaj malpli kaj pli ol tio. Malpli, ĉar la gramatikon la libro traktas ne vere laŭ la tradicia maniero, trairante ĉiujn klasikajn erojn de la vortgrupoj, donante pli-malpli plenan bildon kaj multajn ekzemplojn pri ili, sed prenas gramatikaĵojn kiel fenomenojn de la praktika lingvouzo kaj prezentas el tiuj nur tiom kaj tiel kiel dum ĝenerala kurso tio eblas, kaj certe sufiĉos superi la ŝtatan lingvoekzamenon (por kiu celo la libro pretiĝis). La lernanto ne atendu kompletan gramatikan resumon! Sed jes ja trovas multajn ekzemplojn kiuj diferencas el tiuj de la hungara lingvo (gramatiko kaj leksiko) kaj tiel eviteblas fali en la kaptilon de la falsaj amikoj. La libro dediĉas dekojn da paĝoj (pli ol la trionon) por prezenti Esperanton kiel movadon, kulturon, lingvan fenomenon. Konstateblas ke estas verko de ne lingvisto, sed entuziasma, fervora movadulo, praktikanta instruanto de E-o. Ĉu tiu fakto estas avantaĝo aŭ malavantaĝo, decidu mem la uzanto de la libro depende de siaj celoj.
Recenzoj:Ellernu! Szilágyi kaj Szilvási, IPR, 2001/2. (p.23-24.)
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2021-04-24 13:51:01
Montroj:38448
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 2; | Aldoni propran opinion

1.
László Szabó je 2002-06-29 04:48:19    

Helpas specife por la hungarlingvaj ekzamenotoj, sen racia sinsekvo, sen altaj pretendoj, foje tamen ne sufiĉe preciza.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.