Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Okulo 1
Aŭtoro(j): MacGILL, Stefan
Eldonejo:Budapesxto - ILEI, 1999.
ISBN:neindikita
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):ekzercaro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 4,50 EUR (sen varimposto)
FEL: 4,80 EUR (inkl. la varimposton)
ELNA: 5,00 USD
Nia opinio:Tre bona ilo por ekzercigi la verbojn en amuza maniero. La kajero estas abunde ilustrita, kun plenkoloraj paĝoj, kaj celas lernantojn inter 6- kaj 10-jaraj. Ĝi prezentas 440 radikojn, inter kiuj 40 verboj. Ĝi inkluzivas du partojn de bildstria serio "Mira, aventuroj de Detektivo". Preparita speciale por la lernantoj de la projekto INTERKULTUROLa materialo estas mendebla ankaŭ ĉe ILEIEn 2002 aperis ankaŭ GVIDLIBRO por la lernilo. Priskribon pri ĝi bv. vidi en la katalogo, ekzercospecimenojn el ĝi vi trovas en nia LERNILOTEKO sub la titolo Okulo - Gvidlibro.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2011-01-10 21:57:00
Montroj:67205
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 12; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 12
Kreodato: 2010-08-02 15:50:35

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
Radojica Petrovic' je 2001-12-11 19:02:41    

Sprite kompilita verbocentra lernolibro kun modelaj
lecionoj, ne por strikte imiti sed por montri al
kapabla instruisto kiel organizi lingvolernadon
kun infanoj. Adaptebla por infanĝardenoj ĉar
kombinebla kun la jama programo de desegnado kiun
infanoj tie multe praktikas.
Necesas multe pli da tempo por plenumi ĝian
programon ol ŝajnus laŭ la paĝnombro (40).

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.