Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Leksikaj ekskursoj 2.
Aŭtoro(j): DAMME Van, E.
VLEMINCK De, Ch.
Eldonejo:FEL: 2000.
ISBN:90-71205-69 X
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):ekzercaro
Nivelo:C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 14,70 EUR (sen varimposto)
FEL: 14,00 EUR (inkl. la varimposton)
ELNA: 15,90 USD
Nia opinio:Samkiel en la unua volumo la celo estas pligrandigi la vortprovizon de la leganto/studento laŭ amuza maniero. Tial estas diversaj ekzercoj, abundaj kaj ofte ege spritaj. Ankaŭ laŭforme ili estas ege variaj: ligi vorton kun ĝia difino, ligi frazopartojn, enmeti ĝustan vorton en truan frazon, respondi demandojn pri legoteksto... sed ankaŭ enigmoj, ludetoj kaj aliaj pli distraj ekzercoj plivigligas la studadon. Fine dise ĵetitaj tra la teksto estas ŝercoj, ŝaradoj, paronimoj kaj vortoj kun flugiloj. Jen informoj pri la unua kaj tria volumoj.
Recenzoj:Monato, 2000/12. (p.25.)
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2015-03-16 08:28:42
Montroj:19303
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 9; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 9
Kreodato: 2010-08-02 15:50:36

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
Marilu je 2014-03-02 10:19:04    

Kiel la unuan libron, mi ŝatas tiun duan libron por instrui.
Ĉefe mi ŝatas la simplajn temojn pri la ĉiutaga vivo, tute nuna. La tekstoj estas ofte eltiritaj el revuoj kiel Monato aŭ Esperanto aŭ venas de klasikaĵoj aŭ estas proverboj.
Per tiu libro, oni lernas multe da vortoj, da esprimoj kaj la malfacilaĵojn pro la falsaj amikoj. Fakte la rubriko “paronimoj” estas tre interesa ĉar la lernantoj ofte konfuzas tiujn vortojn.
La desegnoj helpas kompreni la sencon de la vortoj. Ili estas tre diversaj kaj tute klaraj.
Plue mi aprezas la ludetojn kiel la krucvortojn kaj vortlabirintojn, k.t.p.…. Tio permesas diversigi la kurson. Kaj la enkapigo de novaj vortoj estas faciligita.
Mi nur bedaŭras ke la gramatikaĵoj ne estu videblaj. Por mi, mankas fine de la libro rimarkoj pri la gramatikaj malfacilaĵoj.
Tamen mi pensas ke tiu libro estu tre bona instruilo.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.