Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Leksikaj ekskursoj 1.
Aŭtoro(j): DAMME Van, E.
VLEMINCK De, Ch.
Eldonejo:FEL, 1997.
ISBN:90 71205 69 X
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):ekzercaro
Nivelo:C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 12,30 EUR (sen varimposto)
FEL: 11,90 EUR (inkl. la varimposton)
ELNA: 16,00 USD
Nia opinio:Sistema lernolibro por vastigi la vortprovizon. Didaktika, amuza, metodika, ilustra, serioza kaj luda. La celo estas pligrandigi la vortprovizon de la leganto/studento laŭ amuza maniero. Tial estas diversaj ekzercoj, abundaj kaj ofte ege spritaj. Ankaŭ laŭforme ili estas ege variaj: ligi vorton kun ĝia difino, ligi frazopartojn, enmeti ĝustan vorton en truan frazon, respondi demandojn pri legoteksto... sed ankaŭ enigmoj, ludetoj kaj aliaj pli distraj ekzercoj plivigligas la studadon. Fine dise ĵetitaj tra la teksto estas ŝercoj, ŝaradoj, paronimoj kaj vortoj kun flugiloj. Aperis ankaŭ dua kaj tria volumoj.
Recenzoj:Monato, 1998/6. (p.23.)ELNA, 1999.IPR, 1998/2. (p.32-33.)
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2015-03-16 08:28:02
Montroj:18573
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 11; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 11
Kreodato: 2010-08-02 15:50:36

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 4; | Aldoni propran opinion

1.
Normano-F Legault je 2004-07-15 00:41:58    

Pli modernaj ol aliaj E-o libroj kiujn mi konas, mi ŝatas tiujn du librojn organizitajn ĉirkaŭ temoj de la ĉiutaga vivo, humore traktataj, kun multaj ludoj. Mi aldonas ke mi preferas tiun formaton al tiu de la aliaj libroj de la samaj aŭtoroj (ABC-gramatiko kaj mempraktikilo).

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.