Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Laŭta vekhorloĝo, La
Subtitolo:Legolibro kun ekzercoj kaj atenco-kapturniloj
Aŭtoro(j): MacGILL, Stefan
Eldonejo:Budapesxto - HEA, 1988.
ISBN:963 571 264 4
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):legolibro
Nivelo:C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 7,50 EUR (sen varimposto)
ELNA: 13,50 USD
Nia opinio:Kvar amuzaj legaĵoj, dividitaj je multaj ĉapitroj kiujn sekvas interesaj, diverstipaj ekzercoj kaj demandoj. La libro ne nur distras, sed ankaŭ aktivigas kaj paroligas la lernantojn. En la antaŭparolo bonaj konsiloj por la efika uzo, librofine "Notoj por la Instruistoj", ĉefe helpi la organizadon de la rolludoj.Uzebla prefere engrupe, sed tre bona ankaŭ por memlernado.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2011-01-10 21:57:17
Montroj:26719
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 19; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 19
Kreodato: 2010-08-02 15:50:35

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

2.
Beatrice Allee je 2006-01-24 12:10:34    

Antaŭ nelonge mi unuafoje legis tiun libron. Stefan MacGill ĵonglas kun vortoj kaj situacioj - estas vera plezuro legi la rakontojn, kaj tiel malkovri la kreadigan flankon de Esperanto (tiu kiu laborigas la dekstran cerboduonon), eĉ se kelkfoje li eble troigas (vidu ekzemple la pranumersistemon)...
Mi ankoraŭ ne uzis la libron por instruado, sed jam pripensis fari la rolludojn aŭ aliajn ekzercojn.
Nepre leginda libro!

1.
Monika Molnar je 2002-10-24 02:31:11    

Mi ŝatas la skeĉojn de Stefan, sed sendube tiam estas plena ilia ĝuo, kiam ties aŭtoro mem aktoras ilin! ...kaj li nur kuŝas kaj ĝemas ... ;o)))

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.