Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Tuta esperanto, La
Subtitolo:Gramatiko por progresintoj

Gvidilo por kursestroj
Aŭtoro(j): SEPPIK, Henrik
Eldonejo:Budapesxto - HEA, 1987. (4a eld.)
ISBN:963 571 127 X
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):gramatika libro
Nivelo:C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 7,50 EUR (sen varimposto)
FEL: 8,44 EUR (inkl. la varimposton)
ELNA: 9,70 USD
Nia opinio:La jam pli ol 60-jara gramatika libro, verkita sen troaj terminoj, en simpla kaj komprenebla stilo, uzeblas ekde la meza nivelo. Ĝi celas esti praktika manlibro, donanta relative bonan resumon pri la E-gramatiko por memlernantoj kaj por kursa laboro. La taskoj estas fontoj de materialo por ekzercigi konkretajn gramatikaĵojn.
La materialo ekzistas ankaŭ en reta versio.
Kreodato:2005-07-08 19:16:35
Lasta redakto:2005-07-08 19:16:35
Montroj:18087
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 8; Mezuma noto: 4.38; | Aldoni propran opinion

8.
yanpetro je 2017-12-04 17:25:50    

Por la instruanto La Tuta Esperanto de Henrik Seppik estas la plej utila libro pri la gramatiko de Esperanto. Tio ne signifas ke Plena Analiza Gramatiko ne utilas, evidente…

7.
luiz portella je 2004-12-09 03:53:55    

La gramatikaj libroj, kiujn mi konas, kiel ĉi tiu ne estas alloga por studado. Ĉi libro ankaŭ povas utili al komencanto. Havebla.

6.
vojdan je 2003-01-05 20:59:18    

Ĝi estas bona,ĉar konkreta,enhavas la gramatikan esencon kaj pro tio ne malnoviĝas. La ekzercojn oni povas anstataŭi per modernaj esprimoj.

5.
Boris Kolker je 2002-07-18 10:57:05    

Iom malnoviĝinta sed eterne juna verko, ĝis nun vaste uzata. Simplaj kaj detalaj klarigoj. Ĝis nun rekomendinda. Eble, pro tio, ke malmultas samnivelaj libroj de tia speco. Kaj mi varme rememoras la nelongan tempon, kiam Hilda Dresen konatigis min kun Henrik Seppik en Tallinn. Li estis ĉarma homo.

4.
Judit Felszeghy je 2002-06-29 04:53:42    

Bone uzebla (por progresantoj), iom malnovstila laŭaspekte, ne interesaj ekzercoj, sed troveblas ankaŭ bonaj tekstoj.

3.
Joan Inglada Roig je 2002-06-28 00:44:44    

Mi uzis ĝin por memprogresi. La plej bona el kiuj mi konas.

2.
Sergeo Tihxonov je 2002-05-05 21:57:13    

Mi uzas la libron por mia maturiĝo en Esperanto kaj por E-kursoj por progresantoj (kaj eĉ por komencantoj, tradukante rusen).
Do, ĝi estas vere bonege kaj klare skribita E-kurso, kiu klarigas preskaŭ ĉiujn malfacilaĵojn de Esperanto en facila Esperanto! Rekomendindas por progresantoj.

1.
Danil Kapitonov je 2002-04-30 13:34:22    

Dankon al dr. Seppik. Li produktis bonegan lernilon. Mi uzas ĝin kaj por edukiĝi kaj por instrui. Belaj ekzercaroj, pura ekspliko, profunda lernilo.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.