Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Moderna Esperanto I kaj II.
Subtitolo:现代世界语 第一册、第二册
Aŭtoro(j): Li Weilun
Eldonejo:Eldonejo Nova Stelo, Pekino, 2006.
ISBN:9787801489739
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2, B1
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:
Lingvo(j):ĉina
Nia opinio:Prezento-teksto de http://www.espero.com.cn/old/epch/z06-05e/05e-09/05-9-2.htm

En 1984 la Ĉina Eldonejo SCIOJ eldonis Esperantan lernolibron por komencantoj "Elementa Esperanto-Kurso" kompilita de Li Weilun. Por konformiĝi al la instruado en la nova situacio, nun eldoniĝis la nova lernolibro "Moderna Esperanto I" kompilita de Li Weilun surbaze de "Elementa Esperanto-Kurso". La laboron organizis la Ĉina Esperanto-Ligo kaj la Pekina Federacio de Socio-sciencaj Rondoj. Li Weilun, profesoro de la hispana lingvo kaj Esperanto de la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato, jam laboris kiel instruisto je pli ol 30 jaroj kaj havas riĉan sperton de instruado de Esperanto. La lernolibro estas frukto de lia sperto.

La "Moderna Esperanto I" taŭgas por komencantoj. Ĝi enhavas tekstojn, notojn, gramatikojn kaj ekzercojn.
En tiu libro estas 1000 vortoj. Samtempe kun la eldono de la libro eldoniĝis 2 kompaktaj diskoj.
La libro "Moderna Esperanto II" taŭgas por la komencantoj kiuj havas Esperanto-bazon.

La "Moderna Esperanto I" 240 p. estas eldonita de Eldonejo Nova Stelo, Pekino, 2006.
La dua volumo estos eldonita de la sama eldonejo kaj ĉ. 250 p. en la fino de 2006.

********

La volumoj estas aĉeteblaj preskaŭ en ĉiu librovendejo en Ĉinio kontraŭ malalta prezo.
La libro estas donaco de kolego Changsheng Zhang (Longarko), kies recenzon vi povas legi ĉi sube, ĉe la punkto: Dosieroj.
La sondosieroj de la unua volumo elŝuteblas ankaŭ ĉi tie

Aldono de K. Kovats: Atentu, en la sonmaterialo ofte mankas akuzativo!
Kreodato:2023-10-31 19:31:33
Lasta redakto:2023-11-01 13:46:59
Montroj:1017
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 8; Viaj elŝutoj: 0

Recenzo de Longarko por la Katalogo  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 8
Kreodato: 2023-11-01 13:20:15

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
zhchsh je 2023-11-01 02:05:38    

《现代世界语》第一册、第二册 estas bonvenaj kaj popularaj por ĉinaj komencantoj.Ili estas aĉeteblaj presaŭ en ĉiu libro-vendejo(新华书店), kaj en ĈEL- Ĉina Esperanto-Ligo (中华全国世界语协会)kaj ili eĉ povas esti elŝutitaj senpage en retejoj. Ili kostas 16.8 kaj 19.8 RMB(ĉina mono), malkaraj.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.