Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Malkovru Esperanton
Subtitolo:Fascina lingvo
Aŭtoro(j): E@I
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):broŝuro
Nivelo:A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:UEA: 1,50 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:“Malkovru Esperanton” estas la titolo de nova 24-paĝa broŝuro pri Esperanto en multaj lingvoj. La broŝuro kreiĝis en internacia kunlaboro, kadre de E@I kaj ILEI, kaj celas prezenti nian internacian lingvon al homoj kiuj ŝatus legi iom pli ol nur faldfolion sed ankoraŭ ne pretas aĉeti libron pri Esperanto. La Esperanto-versio de la broŝuro rigardeblas ĉe ikso.net (pdf).
La titolon proponis Enrique Ellemberg el Usono. Aspektigis la broŝuron Stano Marček el Slovakio. Kontribuis per rakonteto pri siaj Esperanto-spertoj 14 personoj el Azio, Afriko, Ameriko kaj Eŭropo, interalie famaj esperantistoj kiel Katalin Kováts, Renato Corsetti kaj Zsófia Kóródy.
Pri la enhavo kaj la aspekto venis bonaj komentoj kaj konsiloj de multaj informemaj esperantistoj tutmonde. Kunordigis la laboron Hokan Lundberg kun subteno de Petro Baláž (kunordiganto de E@I) kaj Radojica Petrovic (prezidanto de ILEI).
Pluraj personoj pozitive komentis la broŝuron, interalie la prezidanto de EEU, Seán Ó Riain: “Mi elkore gratulas vin pro la belega kaj ege utila laboro. ... La broŝuro estos ege utila en nia laboro ĉi tie en Bruselo kun la novelektita Eŭropa Parlamento, kie ni bezonos multajn lingvajn versiojn.”
Ĉiuj kiuj volas traduki la broŝurtekstojn estas tre bonvenaj uzi la tradukejon de E@I. Klarigoj kiel uzi ĝin troviĝas malsupre ĉe la projekta paĝo.
“Via tradukejo estas mirinda kaj la enhavo de la broŝuro vere plaĉas min.” skribis Salvador Chacón Ramírez el Meksiko, kiu sola hispanigis ĉiujn tekstojn en nur kelkaj tagoj! Ĝis nun la broŝuro estas pli-malpli tradukita al 8 lingvoj (la finna, slovaka, portugala, sveda, hungara, hispana, rusa kaj itala). Se vi ne havas fortojn traduki ĉiujn tekstojn, ekzistas ankaŭ mallonga versio de la broŝuro.
Post la tradukado, sekvos kreado de pdf-versio kun multaj fotoj kaj bela aspekto. Tion aranĝas por vi E@I senpage per la talentoj de Stano Marĉek. La presadon prefere la Landaj Sekcioj mem prizorgu. Se vi saĝe agas, la presado ne estos multekosta afero. Ekzemple se vi presos 2000 ekzemplerojn por ĉ. 800 eŭroj kaj poste vendos la broŝuron al kluboj kaj informcentroj vialande, vi povus rericevi parton de la mono! Tiel planas fari,SEF, kaj jam pluraj kluboj en Svedio montris intereson aĉeti la broŝuron.
Ĉiaj komentoj kaj ŝanĝoproponoj estas bonvenaj pri la broŝuro, kaj aspektaj kaj enhavaj, ĉar laŭplane ni post jaro aŭ du iom refaros la broŝuron laŭ komentoj kaj uzospertoj ĝis tiam. Tiel la projekto iĝos viva, interaga kaj espereble sukcesa.
Por bone disvastigi la broŝuron ni proponas enkonduki “semotagojn” komence de ĉiu monato. Dum tiuj semotagoj ni disdonus informilojn pri Esperanto, ekz. antaŭ librovendejoj, bibliotekoj kaj universitatoj. Sufiĉus stari dum horo aŭ du, demandante al preterpasantoj: "Ĉu vi ŝatus legi pri Esperanto?" kaj montrante la broŝuron aŭ alian informilon.
Fari tion tute sola ne estus tre amuze, sed se oni scius ke cento da aliaj faras simile tra la mondo dum la samaj tagoj, eble sentiĝus pli bone. Poste eblus mallonge raporti pri sia "semado" al iu listo, ekzemple: "Hodiaŭ mi dum horo disdonis 48 broŝuretojn en la universitato de Stokholmo" aŭ “Hieraŭ mi estis en gimnazio kaj montris parton de la filmo "Esperanto estas..." kaj respondis demandojn”.
Ni eĉ povus provi mezuri la rezultojn de la semado, sekvante la nombron de vizitoj kaj registriĝoj ĉe "lernu!" aŭ simile.
Kion vi pensas pri tiu ideo?
Hokan Lundberg, iama estrarano de TEJO pri informado, de ILEI pri junulara agado kaj de E@I

La PDF-formata broŝuro elŝuteblas sur la paĝaro de E@I en la sekvaj lingvoj: angla, Esperanto, pola, portugala, slovaka kaj sveda.
Vidu la laste aperintan nederlandlingvan version.
Ekzistas ankaŭ mallonga versio de la broŝuro en la dana, slovaka kaj sveda lingvoj.
Pliaj tradukoj survojas... (Pri tradukado)
Kolorilustrita informbroŝuro, kiun oni celas traduki al aliaj lingvoj.

Paĝaro de E@I, kie elŝuteblas la versioj estas ĉi tie:
Kreodato:2010-11-30 18:14:15
Lasta redakto:2015-04-20 16:19:37
Montroj:43201
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 37; Viaj elŝutoj: 0

Malkovru Esperanton  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 37
Kreodato: 2010-11-30 18:20:49

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
fejfi je 2011-01-16 11:22:12    

Mi fieras, ke surbroŝure laboris du konataj slovakaj esperantistoj, nome Stano Marček, redaktoro de Esperanto kaj nuna prezidanto de SKEF - Slovakia E-Federacio, kiu ĝin grafike aranĝis, krome subtenis ĝin Petro Baláž, la kunordigando de E@I. La slovakan version tradukis Ľubomír Fajth, estro de la slovaka E-arkivo, kaj Rastislav Šarišský, la nuna vicprezidanto de SKEF.
La brošureto estas alloga, bunta, plena da fotografaĵoj, preta por alparoli precipe junajn homojn, kiuj volas ekscii pri la internacia lingvo Esperanto pli. Nur ni ne timu ĝin uzi kaj enmanigadu ĝin en ĉies manojn!

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.