Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Zamenhof
Subtitolo:Biografia skizo - Serio Scio, volumo 9
Aŭtoro(j): KORĴENKOV, Aleksander
Eldonejo:Sezonoj - Litova Esperanto-Asocio, 2010
ISBN:978-609-95087-3-3
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):movadhistorio
Nivelo:C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:pluraj aĝoj
Aĉeteblo:UEA: 6,00 EUR (sen varimposto)
FEL: 4,70 EUR (inkl. la varimposton)
ELNA: 10,80 USD
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:La usona fondaĵo ESF, kun la celo disvastigi Esperanton kaj informi pri la kreinto de la lingvo decidis verkigi al kompetentulo ne longan biografian skizon pri Zamenhof, kaj tiel disponi pri materialo poste tradukebla al pluraj lingvoj. Aleksander Korĵenkov, ĵurnalisto kaj redaktoro de la revuo Ondo de Esperanto entreprenis la taskon, kaj surbaze de sia pli ampleksa biografia romano pri Zamenhof (Homarano, eldonita en 2009) kreis la ĉ. 50- paĝan studon.
La broŝuro unue aperis en la angla lingvo, en la traduko de Ian M. Richmond sur la retejo de ESF (elsutebo ĉi tie) la 15an de decembro 2009, poste eldoniĝis ankaŭ libroforme ĉe Mondial, en Nov-Jorko.
En printempo 2010 estis eldonita de la verkinto kaj de LEA la esperantilingva versio de la broŝuro, kiu parte estas malpli ampleksa ol la angla (ja ne necesis klarigoj pri la lingvo mem por esperantista legantaro) kaj samtempe ĝi havas ankaŭ kelkajn plusajn informojn, intertempe malkovritajn de la aŭtoro.

Vi povas legi fragmentojn el la materialoj kaj akiri pliajn informojn en la retejo de Ondo de Esperanto.

Interesiĝantoj pri tradukado al nacia lingvo turnu sin al admin@esperantic.org
Recenzoj:Recenzo de carlo Minnaja en La Ondo:
Kreodato:2010-11-27 22:39:27
Lasta redakto:2019-12-03 09:03:09
Montroj:66900
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
Forigita uzanto je 2011-01-28 15:48:06    

Antaŭ la venonta publikigo de la dua eldono de "Homarano" fare de Korĵenkov, jen mirinda libreto kies aŭtoro neniam falas en kutimaj troigoj : nek en zamenhofkulto, nek en zamenhofofobio. Plia klasikaĵo de klasikulo.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.