Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Paŝo-post-paŝo ĉirkaŭ la mondo - (Lépésről lépésre a világ körül)
Subtitolo:Alapfokú nyelvvizsgára felkészítő eszperantó jegyzet haladók számára
Aŭtoro(j): KRISZT, Mária
Eldonejo:Philadelphia Nyelviskola, Debrecen, 2008
ISBN:ne estas
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lernolibro
Nivelo:A1, A2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:plenkreskuloj
Aĉeteblo:
Lingvo(j):hungara
Nia opinio:La libro estas verkita por komencantoj. La tuta strukturo kaj ekzercoj servas por pretigi la kandidatojn al la hungariaj ŝtataj lingvokezamenoj pri Esperanto, al ties skriba kaj buŝa partoj. Laŭ la hejmpaĝo de la aŭtorino en dekoj da mallongaj intensaj kursoj la materialo estas sukcese aplikata.La 12 lecionoj disponigas la necesajn leksikan bazon kaj gramatikon por vere sukcese alproprigi la lingvon je la celata nivelo. La relative longaj legaĵoj ebligas la akiron ankaŭ de kompletigaj 'pasivaj' konoj, kio estas bona bazo por paŝado pluen. Tiu metodo kompreneble enhavas siajn danĝerojn, ĉar necesas pedagogie bone dozi la nekonatajn kaj ne detale eksplikatajn erojn, ja troa uzo kaj nekompreno povas malaltigi la motivecon de la lernantoj. Utilaj ekzercoj - kiel priskribo de bildoj, skribigo de laŭtemaj leteroj, konversaciaj situacioj, plenigo de aliĝformularoj de movadaj aranĝoj igas la materialon adekvata al la nuntempaj lingvolernaj kaj lingvouzaj bezonoj. La libro estas okulfrape riĉa je tradukekzercoj. Tradukendas frazoj, serie aranĝitaj ĉirkaŭ la lernita gramatikaĵo, aliokaze temas nur pri esprimoj, kiuj el gramatika vidpunkto estas tiklaj por hungaraj lernantoj, atentigaj pri interlingvaj interferoj. Bonas la kontrastigoj ekz. inter apud-preter, portas-surhavas, kun-per, krom-ekster ktp. La detalaj hungarlingvaj klarigoj kaj resumoj pri gramtikaĵoj ebligus ke ankaŭ memlernantoj sukcese uzu la libron, sed bedaŭrinde mankas solvoj, kio necesigas la instruistan helpon. Memlernajn uzantojn ni atentigas ankaŭ pri tio, ke pri kelkaj temoj ne estas sufiĉe da ekzercoj en la libro (ekz. refleksivo). Oni nepre kompletigu la materialon ankaŭ per multaj paroligaj okazoj. La libro entenas plurajn vortolistojn, unue ĉe la lecionoj mem, kie aperas unulingva listo de la novaj vortoj, poste fine de la libro troveblas dulingva vortaro. La uzataj leksikaj elementoj kelkloke, ĉefe ĉe la unuaj lecionoj, enhavas ne nur bazajn vortojn (apro, cervo). Kiel aldonaĵo apartenas al la libro duparta sonmaterialo, kvazaŭ enkonduko al la tiutipaj ekzamentaskoj. Ekzistas ankaŭ daŭrigo de la kursmaterialo kun la titolo Rapidego ĉirkaŭ la mondo. La libroj mendeblas ĉe la aŭtorino kontraŭ 2600 HUF plus poŝtokostoj.
Kreodato:2009-01-08 23:45:26
Lasta redakto:2011-09-07 06:37:58
Montroj:34884
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 8; Viaj elŝutoj: 0

Interna paĝo  JPG .jpg
Elŝutoj sume: 8
Kreodato: 2010-08-02 15:50:35

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.