Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Esperanto – lingvo de kulturo kaj personeco
Subtitolo:Kiel E-kulturo reflektiĝas en nia lingvo kaj efikas je la lingva personeco de esperantistoj
Aŭtoro(j): MELNIKOV, S. Aleksandro
Eldonejo:JUSTO, Poznań - Moskvo - Rostov-na-Donu. 2007
ISBN:978-557161-0177-7
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):lingvistika libro
Nivelo:C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĝgrupo:plenkreskuloj
Aĉeteblo:UEA: 10,50 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):Esperanto
Nia opinio:Antaŭvortoj el al libroPor ke lingvo estu lingvo ne sufiĉas nomi ĝin tio. Ne sufiĉas kompili gramatikon kaj vortaron. Ne sufiĉas eĉ instrui ĝin al milionoj da homoj. Necesas, ke la lingvo... vivu. Kaj kion signifas vivi? Nur – ne post¬resti de la ĉiam ŝanĝiĝantaj aktualaj bezonoj. Ke Esperanto plene taŭgas por ordinara interkomunikiĝo ne indus pruvi. Tion ne pridubus hodiaŭ eĉ blinkenbergoj . Tamen ofte eĉ amikoj de la internacia lingvo malakceptas la kulturajn eblecojn de Esperanto opiniante ĝin ĉi-kampe handikapa. Mi penis pruvi la malon per mia doktora disertacio aperinta en la rusa lingvo libre [Melnikov 2004] kaj multaj ĉi-rilataj artikoloj . Sed la plejparto de ili estas verkita ruse kaj strikte science. Ĉu el tio sekvu, ke alilingvaj «simplaj esperantistoj» ne rajtas scii fundamentaĵojn pri sia idiomo? La demando estas retorika. Tamen ĝi havas respondon – ĉi-tiun modestan libreton, kie mi profunde, sed leĝerstile kaj sen troa scienceskumo, kvankam tute science, prezentas du gravajn por la Esperantokulturo temojn. Unu (parenteze – gajninta la premion Luigi Minnaja de la Belartaj konkursoj-2006) estas tute nova, ĉar ĝi detale priskribas interrilatojn «Esperanto ↔ lingva personeco de ties uzanto» kaj montras kian gravecon havas por ĉiu persono ties uzata lingvo, kiel ĝi influas je asocioj, komparoj, manieroj kunligi la esperantistan kaj ceteran mondojn k.s. La dua eseo defias la leganton trovi ĉiujn kaŝitajn aludojn (cetere, abundajn!), ligitajn kun la Esperanta kulturo kaj bezonatajn por adekvata kompreno kaj pritakso de la teksto. Fine, la tria studeto estas dediĉita al esperantonimoj – vortoj kaj kliŝoj, kiuj reflektas ekskluzive la E-kulturon, kiujn ne eblas “simple traduki” (sen kulturologia komento) kaj kiuj restas ne adekvate komprenitaj/aprecitaj (se entute) al Esperanto-uzantoj sen specialaj fonaj scioj el la sfero de la E-kulturo, kiuj (la scioj) estas komunaj por ĉiuj t.n. tipaj esperantistoj sen¬depende de iliaj primaraj lingvo, kulturo, konfesio, po¬litikaj kaj aliaj konvinkoj, profesio ktp. Atenton! En ĉi-libro ni ofte uzas la nocion tipa esperantisto (TE), kiu povas kaŭzi miskomprenojn. Niatermine do, TE estas specifa tipo de esperan-tisto, kiu enmovadas minimume 3–5 jarojn, posedas la lingvon nivele de la B-ekzameno de UEA aŭ pli bone kaj estas aktiva konsumanto/produktanto de la E-kulturo: legas E-periodaĵojn kaj librojn, partoprenas en E-aranĝoj ktp. Tiaspecaj esperantistoj estas (paradokso por la termino tipa esperantisto!) minoritato en la movado, sed ĝuste dank’ al ili ekzistas la specifa E-kulturo. Aliflanke, ankaŭ en la etnaj socioj ekzistas kultur-elituloj kaj -postrestuloj. Kaj ankaŭ en la etnaj kulturoj la pintaĵojn kapablas ende apreci nur bone prepari-taj/kleraj individuoj.Ĉi-libro estas konceptita kiel la unua volumo de serio por anoj de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Poznana Universitato Adam Mickiewicz kaj studentoj de la Eŭropa Jura Universitato “Justo”, sed ĝi povas esti interesa al kiu ajn esperantisto kaj sciencisto, kiu interesiĝas pri dialogo inter kulturoj, lingvokulturologio kaj interetna kulturo.Redaktora noto: kleriga kaj samtempe amuza libreto, el kiu vi povas lerni multon pri nia kulturo. La libro mendeblas ĉe la Libroservo de UEA aŭ rekte ĉe la aŭtoro (lastkaze la prezo estas 8 eŭroj inkluzive registritan afrankon; por la rusianoj ekzistas aparta favora prezo).Intervjuon de Pola Radio faritan kun la aŭtoro A. Melnikov vi povas aŭskulti en nia Ipernity paĝo.
Kreodato:2008-11-01 00:31:36
Lasta redakto:2011-09-07 06:39:35
Montroj:29202
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 1; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

1.
David Bianchini je 2008-11-04 14:44:06    

La afero estas tre grava por ke ni povu enkonduke bone Esperanton en la universitata medio. Ju pli da tiaj libroj des pli bone por ni ĉiuj.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.