Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Ruto levis esperon
Subtitolo:"Rūta" kėlė viltį
Aŭtoro(j): RUTKAUSKAS, Romualdas
Eldonejo:Šiauliai. 2007
ISBN:978-9986-9234-9-7
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):movadhistorio
Nivelo:C1, C2
Celgrupo:nacilingva
Aĝgrupo:nedifinita
Aĉeteblo:UEA: 6,00 EUR (sen varimposto)
Lingvo(j):Esperanto, litova
Nia opinio:En la dulingva libro la aŭtoro trarigardas la historion de Esperanto kaj ties lokan movadon en la litova urbo Šiauliai. Jam en 1901 estis tie 9 esperantistoj, sed kiuj estis la unuaj esperantistoj, kiujn eĉ mem Zamenhof listigis en sia listo? Kiam kaj kiel varbiĝis la unuaj kursogrupoj, kiam oni fondis la unuajn klubon, asocion; kiel disvastiĝis la internacia lingvo en la Urbo de la Suno ?
Tion provas rakonti la aŭtoro – eĉ se kelkfoje kun mankantaj informoj pri certaj periodoj - en la riĉe ilustrita libro, dediĉita al la memoro de sia amiko kaj instruisto Voncas Vaitekūnas, ĉefa motoro dum 50 jaroj de la loka movada vivo.
Fine de la libro legeblas bibliografiaj notoj kaj riĉa indekso pri la personnomoj.
Kreodato:2007-10-05 20:56:07
Lasta redakto:2007-10-08 15:11:16
Montroj:28958
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.