Katalogo

 


 

Bonvolu plenigi nian enketilon kaj esprimi vian opinion!

 

 

Al la komenco

Titolo:Esperanto Elektronike
Subtitolo:La plej ampleksa kaj la plej bunta kompleta materialo pri la internacia lingvo Esperanto
Aŭtoro(j): E@I
Eldonejo:espero, 2006.
ISBN:80-969533-0-3
Akireblo:aĉetebla
Tipo(j):dvdromo
Nivelo:A1, A2, B1, B2, C1, C2
Celgrupo:internacia
Aĉeteblo:UEA: 9.00 (sen AVI) EUR (sen varimposto)
FEL: 9.00 (inklude AVI) EUR (inkl. la varimposton)
Lingvo(j):angla, ĉeĥa, ĉina, dana, Esperanto, finna, franca, germana, hispana, hungara, irlanda, itala, kataluna, litova, nederlanda, pola, rusa, serba, slovaka
Nia opinio:Dum UK en Florenco debutis la plej granda informmaterialo de kaj pri la internacia lingvo, en formato de 8 gigabajta DVD-ROMo (ne estas tiu branĉo en la supra kategoria menuo :-)).
En tiu ĉi DVD troveblas bunta kolekto, kiu celas helpi "malkovri" Esperanton aŭ disponi je fonto de utilaj materialoj por plua perfektiĝo, informiĝo kaj informado.
La enhavo estas dividita laŭ la 3-punkta agadplano de Universala Esperanto-Asocio: Informado, Instruado, Utiligado. En ĉiu ĉapitro troveblas kelkaj partoj; iuj el ili estas dividitaj per submenuoj. (Vidu la sekvan paĝon kun la detala enhavtabelo.)
Neniu ero estas origine nur por tiu ĉi DVD farita. La merito de la kompilintoj estas la kunmetado, kolektado, selektado kaj akiro de uz- kaj kopirajtoj de la publikigitaj verkoj, programoj kaj paĝoj. Eĉ se oni havas komputilon kaj retaliron malfacilus loki tiom da utilaj aferoj en bone organizitan sistemon kaj havi ilin disponeblaj kaj alireblaj ĉiam facile.
La kursoj, tekstoj, vortaroj, fakaj artikoloj, dekoj da literaturaj verkoj kaj muzikpecoj, filmoj, fotoj kaj arkivaĵoj kune kun la libere uzeblaj komputilaj programoj ne nur la esperantistaron riĉigos, sed mirigos ankaŭ la eksterulojn kiuj ĝis nun dubis pri la valoroj kaj utiligeblo de nia lingvo.
Mi skribis mirigos, kondiĉe ke vi, ni disvastigos la materialon, helpos en tio ke universitatoj, lernejoj kaj publikaj bibliotekoj ekhavu ĝin kaj uzu ĝin.
La akiro ne povas havi financajn malhelpojn. la DVD, produktita ĝis nun en 10 mil ekzempleroj kaj tradukita al dudeko da lingvoj akireblas kontraŭ malmulte da mono (kontraŭ 2-6-9 eŭroj depende de la kondiĉoj kaj kvanto).Laŭdindas la aktiveco de ekzemple francaj samideanoj, kiuj antaŭmendis 3 mil ekzemplerojn por propagandaj celoj.

Pli pri la DVD-projekto vi povas ekscii ĉe: www.esperantodvd.net/.

Rimarko:
La enhavon de la DVD oni rajtas kopii, disdoni kaj uzi por nekomercaj celoj kondiĉe, ke ĝi estos kopiata senŝanĝe kaj inkluzive de la kopirajto-teksto. Alia uzo de la enhavo eblas nur kun konsento de E@I kaj tiu de la posedantoj de kopirajtoj de la unuopaj eroj; pri tio kontaktu nin ĉe la adreso dvd@ikso.net.
Kreodato:2006-08-16 22:03:44
Lasta redakto:2008-03-21 14:16:24
Montroj:19594
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 2; Mezuma noto: 3.5; | Aldoni propran opinion

2.
Antonio je 2006-08-26 23:50:35    

La ideon prezenti plej kompleksan elektronikan informilon pri ESPERANTO oni povas prinoti nur maksimume, sed haste kaj kvarone tradukita al naciaj lingvoj enhavo, meritas ne pli ol du poentojn. Temas nature pri popularsciencaj artikoloj de Claude Piron, Vera Barandovska- Frank k.a. sciencistoj.

1.
Kurt Fischer je 2006-08-18 15:18:42    

Interese estas ekhavi ampleksan materialon
pri Esperanto.

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.