Filmejo

Al la komenco

Titolo:KER-KOVERTOJ
Alklaku ĉi tie por vidi la filmon.
Temo:Tutmonda-KER-ekzaemno
Kategorio:klerigo
Aŭtoro(j): KOVÁTS, Katalin
Rolanto(j): KOVÁTS, Katalin
Daŭro:11m41s
Priskribo:Klarigo pri la proceduro, laŭ kiu la ekzamengvidantoj en 29 lokoj de 17 landoj dum la TUTMONDA SKRIBA EKZAMENSESIO (9a de junio 2012) devus trakti la ricevitajn testojn.
Kreodato:2012-05-15 13:41:44
Lasta redakto:2012-05-15 14:13:42
Montroj:16469
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 18; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

18.
kamich je 2019-09-16 20:44:08    

*sur la koverto ;)

17.
kamich je 2019-09-16 20:42:30    

La sigelon en la koverto surprizis min :)

16.
EMARIA je 2016-10-24 12:23:06    

Prezento pri KER-KOVERTOJ por mi estas tre klara, preciza, utila. Nun mi plej kuraĝe pensas pri eventuala ekzameniĝo. Organiza laboro pri ĉi tiuj KER-ekzamenoj estas via impona atingo kaj grava por nia movado. Tio min mobiligas por daŭra lernado. Koran dankon!

15.
Forigita uzanto je 2016-10-21 16:28:45    

Estas bonega prezento pri la "KER-KOVERTOJ". Ĝi estas instigo al tiuj, kiuj ankoraŭ
ne faris la ekzamenon. Aldone, estas ankaŭ bonhumora.

14.
Marta29 je 2016-10-10 11:30:32    

Tre bona klarigo! Ĉio precize kaj detale prezentite, dankon! Precipr gravas ke ankaŭ Esperanto - ekzamenoj havas jam apartajn respondfoliojn kiel ĝi funkcias ankaŭ por aliaj lingvoj. Mi ofte aŭdas de miaj konatuloj kiam mi rakontas ke mi lernas Esperanton la demando: " Ĉu tio estas "normala" lingvo?" ĉar en Pollando oni ofte nomas Esperanton kiel "la artefarita lingvo (język sztuczny)" kaj tio asociiĝas por multaj homoj kun io kontraŭa rilate al naciaj lingvoj kiuj estas "naturaj." Nun, tiu profesia laboro por ekzamenoj, niveloj, folioj kaj ĉiuj detalaĵoj estas grandega paŝo por montri ke Esperanto estas tute normala lingvo kion oni lernas, instruas, konas (aŭ ne), kiu evoluas ktp. Simple - kiu vivas sed ne nur kiel iom stranga pasio po kelkaj sed apud la angla germana, pola, hungara... Vi uzis en la filmeto la vorton "pasporto" kaj mi opinias ke ĝi estas vere ĝusta esprimo! Esperantistoj jam scias ke internacia, neŭtrala lingvo estas "pasporto al la tuta mondo" :) kaj nun la "ekstera mondo" povas vidi ke tiuj ekzamenoj estas oficialaj pasportoj por Esperanto.

13.
semio je 2014-05-02 00:08:59

Tre bedaŭrinde ,ke mi ne povos vidi la filmon.

12.
sandore je 2012-06-08 15:41:45    

Mi vidis la filmon, Katalin. Estas tre klara kaj klerigas bone la aferon por la ekzamentago. Antaŭdankon. Saluton el Kolombio

11.
kienli je 2012-05-20 17:20:30

Dankegon, Katalin.
La video estas bonorde spektita.

10.
Saulite je 2012-05-20 13:20:46    

Koran dankon al Katalin! Ĉio tute klaras. Margarita

9.
Arne je 2012-05-19 14:08:07    

Mi dankas vin pro la informado

8.
rosemarie je 2012-05-17 17:06:41    

Mi bone ricevis la farendaĵojn kaj vidis la filmon. Kia granda laboro! dankegojn al Katalin kaj helpantoj. Ĉio en ordo! Rose-Marie

7.
ADelm je 2012-05-16 20:34:31    

Dankon pro la filmo, kiu klare montras la agojn, kiujn ni havos dum la ekzameno.
Ankaŭ dankegon por la giganta laboro de Katalin kaj kelkaj helpantoj ĉirkaŭ ŝi.
Amike!

6.
isksanjo je 2012-05-16 15:34:23    

Mi spektis la filmon kaj nun ĉio en ordo.
Dankon pro via granda laboro!
Tieko

5.
gildamunoz je 2012-05-16 00:01:51    

Dankon, ĉio en ordo

4.
pjer je 2012-05-15 21:39:09    

Ĉio glatas, estas K!K! ( Kategorio Klerigo, Kompleta Kinaĵo Klare Komprenebla pri Ker-Kovertoj, de Katalin Kovats...
Dankon. Pjer.

3.
Monika je 2012-05-15 21:26:29    

Estas klare. Mi ricevis ankaŭ la liston de farendaĵoj, dankon!

2.
Ileana je 2012-05-15 19:14:27    

Mi legis la mesaghon kaj trarigardis la filmon.Chio estas klare.
Ileana

1.
frans je 2012-05-15 18:26:09    

Mi unue legis vian mesaĝon kaj poste rigardis la filmon. Ĉio ŝajnas nun esti klara, almenaŭ teorie. Dankon pro la tre efika instruado.
frans

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.