Filmejo

Al la komenco

Titolo:KER-ekzameno - JoMo
Temo:KER-ekzameno
Kategorio:muziko, reklamo
Aŭtoro(j): JoMo
KOVÁTS, Katalin
Rolanto(j): JoMo
Daŭro:2m38s
Priskribo:Reklamkanto por varbi al la KER-ekzamenoj, precipe al la Tutmonda skriba sesio,
okazigota la 9an de junio en diversaj partoj de la mondo.
jen la teksto:

KER-EKZAMENO

Rekantaĵo :
Trapasu-pasu-pasu la KER-ekzamenon
Trapasu-pasu-pasu ĝin vi
Trapasu-pasu-pasu vi ne havos plu ĉagrenon
Trapasu-pasu-pasu nun vi!


Strofo 1 :
Tio ŝanĝos vian vivon,
Regos vi akuzativon,
Ne rezistu al alvoko,
Venu ĉiuj al IToKo !

Strofo 2 :
« Budapeŝta ekzameno »
Tute ne ‘stas abomeno,
Eĉ sen esti filozofo
Vi egalos Zamenhofon.

B unu, ne gravas la nivelo
B du, nur belas via celo
C unu, trapasu ĝi, mmm ĝin
Ĉu vere, KataliNNNN?

Strofo 3 :
Kun velura la diplomo
Estos vi alia homo
Samvaloras je Kambriĝo
Vi sukcesos al kleriĝo !

Kreodato:2011-11-25 22:11:15
Lasta redakto:2011-11-25 22:37:31
Montroj:26055
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 4; Mezuma noto: 5; | Aldoni propran opinion

4.
eobo je 2011-12-04 21:30:48

Nun estas en eobo-karaokeoarkivo.

http://www.youtube.com/watch?v=xVDvN46j6ug

3.
eobo je 2011-12-03 18:34:34    

Hej,
Estas tre bona reklamkanto. Eble mi rezervus tempon por fari karaokeoversiono de tiu kanto antaŭe JES/Gdansko renkontiĝon. Ĉu ankaŭ ekzistas aliajn edukadokantojn? (Kanto por lerni Esperanto lingvo). En germane ekzistas vorto "Bildungsroman". http://de.wikipedia.org/wiki/Bildungsroman . Ekzemple Sidarto de Hermann Hesse ankaŭ estas edukadoromano. http://www.amazon.de/Sidarto-Poezia-Rakonto-Tradukita-Esperanto/dp/1595691758
ĝis poste, Erik
http://kantaro.ikso.net/eobo_karaokeumo

2.
Katalin je 2011-11-29 13:44:22    

Nu, kara Arlette kaj Admond, vi ambaŭ estas inter tiuj kuraĝuloj.... kun sukcesaj kaj bonaj ekzameniĝoj en Linjano. Gratulojn.

1.
Arlette je 2011-11-29 13:28:40    

Kun granda plezuro ni aùdis la bonhumuran kanton de JOMO, kaj spektis la filmeton, kie ni rekonis plurajn el niaj kuraĝaj amikoj , kiuj trapasis sukcese la KER- ekzamenon. Gratulon al JOMO kaj Katalin, kiuj mirinde bone kunlaboris! Tiu bela kanto instigu al trapaso de la ekzamenoj!
Arlette kaj Edmond Plutniak

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.