Dosierujo

Al la komenco

Informoj

Titolo:Esperanto: kanttekeningen bij taal en taalgemeenschap
Subtitolo:Syllabus bij de keuzemodule Esperanto
Verkinto(j): JANSEN, Wim
Kategorio:Kursprogramoj
Lingvo(j): nederlanda;
Priskribo:En la libere elektebla modulo ‘Esperanto’ la lingvo estas instruata pere de la nederlanda versio de la rektmetoda lernolibro de Stano Marček (2007). Dum la kurso, la docento disdonas multajn kopiitajn materialojn (ĉefe ekzemplojn pri la uzo de la afiksoj) kaj mem verkitajn ellaborojn de aparte interesaj aŭ malfacilaj temoj (ekz. la morfologio, la participa sistemo). Tiom pri la pure ‘lingvo-akira’ aspekto de la kurso.
Pro la speciala karaktero de Esperanto, la kurson akompanas ‘gvidlibro’ sub la titolo Esperanto: notoj en la marĝeno de la lingvo kaj ĝia parolantaro, kiu iusence resumas kelkajn erojn el la ĉapitro pri strukturaj opcioj en la projektado de planlingvo, trovebla en la kurslibro pri interlingvistiko. La celo estas, pensigi studentojn pri aspektoj, kiuj kutime restas netraktitaj dum la akirado de iu nacia lingvo, sed kiuj estas intime ligitaj kun planlingvo: la redundeco de informeroj, la distribuo de informhavaj eroj inter la morfologio, la sintakso kaj la leksiko, precizeco kontraste kun svageco kaj aspektoj de lernebleco.
La enplekto de tiaj temoj igas la ‘lingvokurson pri Esperanto’ alloga ankaŭ el la vidpunkto de la ĝenerala lingvistiko kaj kreas ponton kun la kurso pri interlingvistiko.
La gvidlibro ne estos havebla en papera formo dum la konferenco, sed estas ĉisube prezentata en sia originala vesto kaj PDF-formate.
Eldonloko:Universitato de Amsterdamo
Eldonjaro:2008
Paĝnombro:25
Kreodato:2010-10-08 07:04:55
Lasta redakto:2011-05-02 15:27:00
Montroj:55581
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 14; Viaj elŝutoj: 0

Gvidlibro: Esperanto: kanttekeningen bij taal en taalgemeenschap  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 14
Kreodato: 2010-10-08 07:06:40

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.