Dosierujo

Al la komenco

Informoj

Titolo:Perkolora prezentado de la interrilatoj esprimataj per komercaj verboj
Verkinto(j): PENNACCHIETTI, Fabrizio A.
Kategorio:Prezentaĵoj
Lingvo(j): Esperanto;
Priskribo:Per tiu ĉi projekciaĵo la aŭtoro intencas prezenti, pere de laŭcele koloritaj bildoj kaj de diagramaĵoj al ili respondaj, la semantikajn rilatojn kiuj ligas inter si diversajn primerkatajn verbojn kiel doni, ricevi, interŝanĝi, vendi, aĉeti, komerci, elspezi, enspezi, kosti, valori, valoregali ktp.
La celo estas pruvi kiel tiaj verboj kunpartigas
la saman konceptan matricon: nome homo ofertas varon kaj samtempe alia homo proponas al li samvaloran varon aŭ monon.
Samtempe tiu ĉi projekciado intencas prezenti alternativan modelon de la profunda strukturo de la frazo.
Eldonloko:Rete
Eldonjaro:2016
Paĝnombro:71 paĝoj
Kreodato:2016-11-08 12:57:27
Lasta redakto:2016-11-09 11:20:06
Montroj:6336
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 36; Viaj elŝutoj: 0

Komercaj verboj
Elŝutoj sume: 36
Kreodato: 2016-11-08 12:58:20

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 3; Mezuma noto: 2; | Aldoni propran opinion

3.
GrizaLeono je 2016-11-09 13:06:10

Sincerdire, por mi tio estas hxina scienco.
Tio ne signifas, ke tio ne estas tre utila por aliulo.

2.
Forigita uzanto je 2016-11-08 16:05:51   

Mi estas studento de Interlingvistiko (tria jaro), sed komprenas absolute nenion de la sintaksprezenta metodo de prof. Pennachietti, vershajne pro manko de referencoj: nomo de la teorio, signifoj de "trafi", "resalti" en kombino kun la pozicio de la flava triangulo, uzo de aliaj nocioj anstatau sintagmo, manko de difino de fono kaj figuro (kun ekzemploj), la klasifiko de la prepozicioj, la signataĵo de la matematikaj simboloj ktp.
Cetere, kio min unue enokulis estis la uzo de "binara" anstatau la skemisma "duuma".

1.
goberiko je 2016-11-08 16:02:39

Mi bone konas ĉi tiun sistemon, mi pritraktis ĝisfunde en mia doktora disertaĵo (verkita en la angla).

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.