Dosierujo

Al la komenco

Informoj

Titolo:La Esperanta-kultura fono
Subtitolo:En la DVD-kurso Esperanto-Pasporto al la Tuta Mondo
Verkinto(j): Edmond PLUTNIAK
Kategorio:Studlaboraĵoj
Lingvo(j): Esperanto;
Priskribo:Studfina laboraĵo, pretigita kadre de la Metodika seminario de UAM/ILEI/Edukado.net, organizita en Poznan, en 2010-2011.

Resumo en Esperanto
La lerno-metodoj de la internacia lingvo Esperanto ekinstruas ankaŭ kulturerojn el kulturo ellaborita dum pli ol cent jaroj de lingva komunumo disvastigita sur la kvin kontinentoj. Tial tiuj eroj iĝas temoj de studo, kiuj helpas la lernanton efike alproprigi al si la lingvon. Tiucele ni elektis la kvar DVD-an kurson Esperanto-Pasporto al la Tuta Mondo por instrui la lingvon en la asocio Arras-Esperanto.
En nia dipomlaboraĵo ni pritraktas nur la Esperantan kulturan fonon de tiu kurso. Ni bazas nian laboron sur la difino de William Auld kaj Detlev Blanke de la vorto kulturo. Post la studo de la multnombraj kulturaj elementoj de la kurso, ni nin demandas ĉu ili ankaŭ preparas la lernantojn al la ekzamenoj de la Komuna Eŭropa Referenco por Lingvoj. Listiginte tiujn kulturajn elementojn, ni konkludas, ke la kurso bone respondas al la postuloj de tiuj ekzamenoj.
La kurso ankaŭ bone preparas la lernantojn al flua parolado de la lingvo. Ni observis, ke kelkaj frazeologiaĵoj de la kurso estis poste spontane uzataj de niaj lernantoj. Tiuj elementoj povus eĉ, laŭ certaj kondiĉoj, eniri la lingvon kaj ĝin pliriĉigi.
Ni finas per omaĝo al Klara Zilbernik-Zamenhof, kiu ludis tre gravan rolon en la enmondigo de la kulturo kaj la lingvo Esperanto.

Eldonloko:UAM
Eldonjaro:2011
Paĝnombro:52
Kreodato:2016-06-28 21:33:57
Lasta redakto:2016-06-28 21:33:57
Montroj:5446
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 24; Viaj elŝutoj: 0

Esperanta kultura fono  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 24
Kreodato: 2016-06-28 21:34:46

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.