Dosierujo

Al la komenco

Informoj

Titolo:General Certificate of Secondary Education (GCSE)
Subtitolo:Esperanto-Angla Vortlisto
Verkinto(j): Bill Walker
Bernhard Pabst
Kategorio:Artikoloj
Lingvo(j): angla; Esperanto;
Priskribo:Introduction (1999)
Candidates for the (now-discontinued) NEAB GCSE (General Certificate of Secondary Education) examination in Esperanto were expected to know the words in these lists. Basic level vocabulary is shown in boldface type.
Use Browser’s “Edit, Find in Page” command to look for a particular word, or use the index below to go to a particular topic.
Ĉi tiu listo estis tradukita el la esperanta GCSE-vortlisto (antaŭa mezgrada ekzameno) per Wells, Butler kaj PV vortaroj, de Vilĉjo Walker.
Dankojn al Rosalind Walter kaj Steven Thompson pro ties sugestoj kaj korektoj.
Kompostita de: wgtwalker ĉe iee.org
Dato Poŝtita: Decembro 1999
Fonto: http://home.btconnect.com/ukc802510745/eo/vortlist/gcselist.htm

Enkonduko al la savokopio (2015)
Por sukcesi en mezgrada lerneja ekzameno en Anglio, Kimrio kaj Norda Irlando, kaj por akiri la t.n. GCSE-ateston, lernantoj-kandidatoj de kutime 16 jaroj devas pruvi difinitajn konojn de ĉiu fako. Por Esperanto, la Esperanto-Asocio de Britio fiksis la lernendajn kaj regotajn vortojn en tiu ĉi listo, kiun kompostis kaj en Interneto publikigis Vilĉo Walker en 1999.
Ĝi enhavas ĉ. 2800 vortojn, ordigitajn laŭ 17 temo-grupoj kiel “Domo kaj Hejmo”, “Ferioj”, “Vojaĝoj”, “Butikumado” k.t.p. Grasa skribo indikas la bazajn, kaj do nepre konindajn vortojn. Kvankam la esperantaj GCSE-ekzamenoj ne plu estas daŭrigataj, por pedagogoj de aliaj eduk-sistemoj estas interese vidi, kiun vortotrezoron oni rigardis nepra por tiuaĝaj lernantoj en Anglio.
Savocele ni kopiis la tekston el la retejo menciita supre kaj formatigis ĝin tiel, ke oni facile povas fari broŝureton el la pdf-dosiero (vd. keston sur la venonta paĝo). Krom evidentaj eraroj de misklavado (detabilgi → detabligi k.s.) ni ŝanĝis nur la formon eŭroo al la nuna eŭro (eŭropa monunuo).

Berlino, en Februaro 2015 Bernhard Pabst
Eldonloko:rete
Eldonjaro:1999
Kreodato:2015-02-16 11:50:35
Lasta redakto:2015-02-18 12:50:10
Montroj:14474
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 21; Viaj elŝutoj: 0

GCSE  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 21
Kreodato: 2015-02-16 11:51:00

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.