Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Al la komenco

Ĝeneralaj informoj

Nacilingva titolo:Die Esperanto-Bewegung in China und die Diskussion über Weltsprachen in der Zeischrift "Nova Junularo" 1916-1919
Resumo:La verko donas mallongan informon pri la historio de la ĉina Esperanto-movado surbaze de teksto el ĉinlingva informilo, kiu aperis en 1982. La ĉefa parto traktas la tempon de la komenco de tiu ĉi jarcento ĝis la jaro 1919. Dum tiu tempo ĉinaj intelektuloj tre interesiĝis pri Esperanto. La fontoj, el kiuj la tekstoj estas ĉerpitaj, estas tri malnovaj ĉinaj Esperanto-gazetoj: "La Tempoj Novaj" eldonita de ĉinaj anarkiistoj en Paris 1907-1910, "Ĥina-Esperanta scienca-literatura Revueto" eldonita de ĉinaj studentoj en Paris 1909-1910 kaj "NovaJunularo", eldonita el la jaroj 1916-1919. La amarkiistoj opiniis, ke Esperanto estas multe pli komforta ol ĉina lingvo kaj eĉ proponis anstataŭigi la ĉinan per Esperanto. La eldonistoj de la "Ĥina -Esperanto Scienca-Literatura Revueto" opiniis, ke Esperanto estas utila por la studo de okcidenta scienco kaj necesa por la progreso de Ĉino.
Dum la diskuto en la gazeto "Nova Junularo"unuj pensis, ke pere de Esperanto oni povas pli facile lerni eŭropajn lingvojn kaj ke Esperanto povas esti uzata kiel mondlingvo aŭ helplingvo. Aliaj asertis, ke Esperanto pro sia artefariteco ne taŭgas kiel mondlingvo.
Aŭtoro:GÄRTNER, Slava
Lingvo(j): germana
Traduko de la titolo:La Esperanto-movado en Ĉinio kaj la diskuto pri mondlingvoj en la gazeto "Nova Junularo" 1916-1919
Klasifiko: Historio de Esperanto-Movado
Jaro:1984
Amplekso:116 paĝoj
Prezento-loko:
Tipouniversitato
NomoLudwig-Maximilians Universität München
SekcioFakultato Altertumskunde und Kulturwissenschaften (Arkeologio kaj kultursciencoj )
LandoGermanujo
Adreso22 Geschwister-Scholl-Platz 1
D- 8000 München
Tem-gvidanto(j):Prof. d-ro Wolfgang Bauer
Precizigo:magistra
Loko de publikigo:Ne publikigita; troviĝas ĉe la Esperanto-biblioteko en Munkeno kaj ĉe la aŭtoro
Kontakteblo kun la verkinto:Schöttlstrasse 12 D-8000 München
Fonto de la informo:Edward Symoens Bibliografio de Disertacioj / Leteroj de dipl. inĝ.Johan Pachter kaj la verkinto.
Kreodato:2010-10-28 21:40:30
Lasta redakto:2010-10-28 21:46:04
Aldoninto:Margaretha Symoens
Montroj:33071
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Resumo

La verko donas mallongan informon pri la historio de la ĉina Esperanto-movado surbaze de teksto el ĉinlingva informilo, kiu aperis en 1982. La ĉefa parto traktas la tempon de la komenco de tiu ĉi jarcento ĝis la jaro 1919. Dum tiu tempo ĉinaj intelektuloj tre interesiĝis pri Esperanto. La fontoj, el kiuj la tekstoj estas ĉerpitaj, estas tri malnovaj ĉinaj Esperanto-gazetoj: "La Tempoj Novaj" eldonita de ĉinaj anarkiistoj en Paris 1907-1910, "Ĥina-Esperanta scienca-literatura Revueto" eldonita de ĉinaj studentoj en Paris 1909-1910 kaj "NovaJunularo", eldonita el la jaroj 1916-1919. La amarkiistoj opiniis, ke Esperanto estas multe pli komforta ol ĉina lingvo kaj eĉ proponis anstataŭigi la ĉinan per Esperanto. La eldonistoj de la "Ĥina -Esperanto Scienca-Literatura Revueto" opiniis, ke Esperanto estas utila por la studo de okcidenta scienco kaj necesa por la progreso de Ĉino.
Dum la diskuto en la gazeto "Nova Junularo"unuj pensis, ke pere de Esperanto oni povas pli facile lerni eŭropajn lingvojn kaj ke Esperanto povas esti uzata kiel mondlingvo aŭ helplingvo. Aliaj asertis, ke Esperanto pro sia artefariteco ne taŭgas kiel mondlingvo.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.