Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Al la komenco

Ĝeneralaj informoj

Nacilingva titolo:La morfemfrekvenco en la parolata Internacia Lingvo Esperanto
Resumo:La verko prezentas rezultojn de la esploro pri frekvencmorfemaro de la parolata Esperanto. La aŭtoro surbendigis dum la Lucerna UK en 1979 simplajn diskutojn de esperantistoj en diversaj parolcirkonstancoj kolektinte 60.000 vortojn. Li poste tion enkomputiligis indikante morfemojn de ĉiuj vortoj per interstreketo. La komputilo nombris kaj indikis frekvencpozicion de ĉiu morfemo. Montriĝis ke la tuta korpuso konsistis el 1501 morfemoj el kiuj 467 kovris 95% de la korpuso kaj la restintaj 1034 la lastajn 5%. La esploro montris kiuj morfemoj estas nepre necesaj por ĉiutaga parola uzo (proksimume 500 plej oftaj) kaj kiuj estas uzataj nur en unopaj specifaj kazoj. Tio servis por posta ellaboro de la porkomencanta lernolibro laŭ la Zagreba Metodo.
Aŭtoro:TIŜLJAR, Zlatko
Lingvo(j): Esperanto
Traduko de la titolo:La morfemfrekvenco en la parolata Internacia Lingvo Esperanto
Klasifiko: Alia
Jaro:1993
Amplekso:30 paĝoj
Prezento-loko:
Tipoalia
NomoAkademio Internacia de Sciencoj San Marino
SekcioKibernetiko
LandoSan-Marino
AdresoSan Marino
Tem-gvidanto(j):O prof. dr. habil H. Frank (De); AProf. dr. habil R. Foessmeier (De); OProf. F. Pennacchietti dr. (It); OProf.dr.habil T.Tyblewski (Pl); Oprof.Dr.C.Minnaja dr (It); ADoc.Mag. H.Dingeldein dr. (DE)
Precizigo:alia
Loko de publikigo:Numero 1/82 de la revuo GRKH (Grundlagenstudien aus Kybernetik und Geisteswissenschaft), Gunter Narr Verlag Tuebingen,
Kontakteblo kun la verkinto:Fluksova 3, Si-2000 Maribor, Slovenio, ztisljar@gmail.com
Ŝlosilvortoj:frekvenco, morfemo, parolata Esperanto,
Rimarkoj:la diplomo estas bakalaŭra en la fako Statistika lingva pedagogio
Kreodato:2010-10-23 14:18:55
Lasta redakto:2010-10-23 14:18:55
Montroj:32922
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Resumo

La verko prezentas rezultojn de la esploro pri frekvencmorfemaro de la parolata Esperanto. La aŭtoro surbendigis dum la Lucerna UK en 1979 simplajn diskutojn de esperantistoj en diversaj parolcirkonstancoj kolektinte 60.000 vortojn. Li poste tion enkomputiligis indikante morfemojn de ĉiuj vortoj per interstreketo. La komputilo nombris kaj indikis frekvencpozicion de ĉiu morfemo. Montriĝis ke la tuta korpuso konsistis el 1501 morfemoj el kiuj 467 kovris 95% de la korpuso kaj la restintaj 1034 la lastajn 5%. La esploro montris kiuj morfemoj estas nepre necesaj por ĉiutaga parola uzo (proksimume 500 plej oftaj) kaj kiuj estas uzataj nur en unopaj specifaj kazoj. Tio servis por posta ellaboro de la porkomencanta lernolibro laŭ la Zagreba Metodo.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.