Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Al la komenco

Ĝeneralaj informoj

Nacilingva titolo:La viva genro preter akordo: interagoj de semantiko kun sintaksa rolmarkado
Resumo:Post skiza prezento de kelkaj genraj sistemoj, inkluzive de la Esperanta, oni enkondukas la nocion viva genro kaj ĝian subspecon persona genro. Montriĝas, ke la rusa kaj pola aferstatoj rilate vivan aŭ personan genron sufiĉe malsamas, ĉar sur fono de alomorfa abundeco, rezultanta el la kunfandiĝo de deklinaciaj paradigmoj, la diversaj slavaj lingvoj sendepende konstruis al si novan genran sistemon.

Estas konjektite, ke la bezono distingi inter subjekto kaj objekto (pli precize inter aganto kaj priagato), konservante la vortordan liberecon, estis motoro de la genezo de viva genro en slavaj lingvoj. Tio kondukas al pli detala studo de la ĉefaj argumentoj de transiraj kaj netransiraj verboj, do al la diversaj sintaksaj tipoj de lingvo, i.a. ergativa kaj akuzativa, kaj al studo de la manieroj marki la argumentajn rolojn. Oni rimarkigas, ke markado povas montriĝi parta, pro diversaj kialoj: morfologia en Esperanto, vortorda en Ido, aŭ kondiĉita de vivanteco aŭ personeco en pluraj aliaj lingvoj. Aldone, unu sama lingvo povas partopreni en pluraj tipoj, i.a. okaze de tippartigo kondiĉita de vivanteco.

Oni poste prezentas la hipotezon pri ergativeco de la pra-hindeŭropa lingvo, kiu hipotezo baziĝas sur specifaĵoj de tiu rekonstruata lingvo kompare kun la akuzativ-tipa ŝablono. Oni prezentas ankaŭ la sufiĉe novan refuton al tiu hipotezo, bazitan sur tipologia argumento, sed montras, ke la refuto disfalas, unue pro uzo de speciale fasonita lingva universalaĵo, kaj due pro la premiso, ke se ergativ-tipa, la pra-hindeŭropa devis manifesti tipologie nenie atestitan tippartigon: la konduto de aĵgenraj nomvortoj ja ne devenas de iu tippartigo, sed estas reale motivita de semantika-sintaksa embaraso, trovebla ankaŭ en aliaj lingvoj, inkluzive de Esperanto. Tia embaraso povas fonti el substantiva deveno de la verbo.

Sume la prelego substrekas la sintaksajn efikojn – preter akordo – de la semantika trajto vivanteco, manifestiĝantajn ne nur en lingvoj kun specifa viva genro aŭ subgenro.
Aŭtoro:BAVANT, Marc
Lingvo(j): Esperanto
Traduko de la titolo:La viva genro preter akordo: interagoj de semantiko kun sintaksa rolmarkado
Klasifiko: Alia
Jaro:2008
Amplekso:62 paĝoj
Prezento-loko:
Tipouniversitato
NomoUniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu
SekcioInstytut Językoznawstwa
LandoPollando
AdresoPoznań
Tem-gvidanto(j):KOUTNY Ilona
Precizigo:postdiploma (sentitola)
Fonto de la informo:La aŭtoro
Ŝlosilvortoj:genro, vivgenro, subjekt-objekt-predikataj rilatoj, ergativeco, pra-hindeŭropa, universalaĵoj, lingvoj: rusa, pola, malnovbulgara, E, Ido, franca...
Rimarkoj:Klasifiko: ĝenerala ligvoscienco kun kelkaj referencoj al Esperanto kaj Ido
Kreodato:2010-10-19 18:46:07
Lasta redakto:2010-10-20 18:35:05
Aldoninto:Marc BAVANT
Montroj:31505
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 53; Viaj elŝutoj: 0

(Diplomlaboraĵo) La viva genro preter akordo: interagoj de semantiko kun sintaksa rolmarkado  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 21
Kreodato: 2013-05-01 13:22:53

(Alia) Ilustraj platoj por la defendo de la diplomlaboraĵo  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 21
Kreodato: 2010-10-20 18:23:07

(Alia) Proto-Indo-European Ergativity... Still to be Discussed (derivita el parto de la diplomlaboraĵo)  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 11
Kreodato: 2010-10-20 18:43:17

Resumo

Post skiza prezento de kelkaj genraj sistemoj, inkluzive de la Esperanta, oni enkondukas la nocion viva genro kaj ĝian subspecon persona genro. Montriĝas, ke la rusa kaj pola aferstatoj rilate vivan aŭ personan genron sufiĉe malsamas, ĉar sur fono de alomorfa abundeco, rezultanta el la kunfandiĝo de deklinaciaj paradigmoj, la diversaj slavaj lingvoj sendepende konstruis al si novan genran sistemon.

Estas konjektite, ke la bezono distingi inter subjekto kaj objekto (pli precize inter aganto kaj priagato), konservante la vortordan liberecon, estis motoro de la genezo de viva genro en slavaj lingvoj. Tio kondukas al pli detala studo de la ĉefaj argumentoj de transiraj kaj netransiraj verboj, do al la diversaj sintaksaj tipoj de lingvo, i.a. ergativa kaj akuzativa, kaj al studo de la manieroj marki la argumentajn rolojn. Oni rimarkigas, ke markado povas montriĝi parta, pro diversaj kialoj: morfologia en Esperanto, vortorda en Ido, aŭ kondiĉita de vivanteco aŭ personeco en pluraj aliaj lingvoj. Aldone, unu sama lingvo povas partopreni en pluraj tipoj, i.a. okaze de tippartigo kondiĉita de vivanteco.

Oni poste prezentas la hipotezon pri ergativeco de la pra-hindeŭropa lingvo, kiu hipotezo baziĝas sur specifaĵoj de tiu rekonstruata lingvo kompare kun la akuzativ-tipa ŝablono. Oni prezentas ankaŭ la sufiĉe novan refuton al tiu hipotezo, bazitan sur tipologia argumento, sed montras, ke la refuto disfalas, unue pro uzo de speciale fasonita lingva universalaĵo, kaj due pro la premiso, ke se ergativ-tipa, la pra-hindeŭropa devis manifesti tipologie nenie atestitan tippartigon: la konduto de aĵgenraj nomvortoj ja ne devenas de iu tippartigo, sed estas reale motivita de semantika-sintaksa embaraso, trovebla ankaŭ en aliaj lingvoj, inkluzive de Esperanto. Tia embaraso povas fonti el substantiva deveno de la verbo.

Sume la prelego substrekas la sintaksajn efikojn – preter akordo – de la semantika trajto vivanteco, manifestiĝantajn ne nur en lingvoj kun specifa viva genro aŭ subgenro.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.