Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Al la komenco

Ĝeneralaj informoj

Nacilingva titolo:Metodika analizo de koresponda Esperanto-kurso por Niĝerianoj
Resumo:La diplomlaboraĵo estas detala metodika analizo de serioza kaj oferema lingvopedagogia laboro de la aŭtorino. Jam dum unu jardeko ŝi gvidas korespondan Esperanto-kurson al kelkcent gimnaziaj lernantoj kaj universitataj studentoj en Niĝerio (Afriko).
La aŭtorino analizas la esperantajn kaj anglalingvajn kursmaterialojn, aplikatajn resp. adaptitajn; krome ŝi aldonas suplementan materialon, kompilitan de ŝi mem: taskofoliojn, gramatikajn resumojn, priskribon de sonmaterialo, k.s.. la analizon ŝi faras kun faka aŭutentiko kaj pretendemo.
Valora trajto de la laboraĵo estas, ke la aŭtorino prezentas la tipajn erarojn de la lingvolernantoj, kaj klopodas trovi solvon kontraŭ ili en la instrupraktiko. La amplekso de la laboraĵo estas 108 paĝoj, kies triono estas la analizo mem kaj bibliografio (34 +2p), kaj du trionojn (72p) okupas la tasko-folioj de la kurso.
La lingvaĵo de la laboraĵo estas korekta, nur du riproĉetojn oni povas havi, nome majuskloj kaj minuskloj ĉe la nomo de lingvoj kaj popoloj ne estas konsekvence uzataj, krome la vortorda loko de kelkaj adverboj kaj konjunkcioj iom ĝenas en la kompreno.
Tre impona estas la pedagoga destino de la aŭtorino: krom la faka helpo ŝi multe prizorgas siajn kursanojn: senpage ŝi disponigas al ili librojn, vortarojn, sonkasedojn, eĉ afrankitajn respondkovertojn ŝi sendadas al ili.
La disertacio eĉ kiel kurturfona legaĵo estas inetresa.
Aŭtoro:FARAKUOYE, Helga
Lingvo(j): Esperanto
Traduko de la titolo:Metodika analizo de koresponda Esperanto-kurso por Niĝerianoj
Klasifiko: Instruado/edukado kaj internacia lingvo
Jaro:1994
Amplekso:100 paĝoj
Prezento-loko:
Tipouniversitato
NomoEötvös Loránd Tudományegyetem (ELTE)
SekcioFilologia Fakultato, Lingvistika katedro, Esperanto-fako
LandoHungarujo
AdresoPf. 107. H-1364 Budapest, Hungario
Retejoligilo
Tem-gvidanto(j):Zsuzsa Barcsay
Precizigo:magistra
Kontakteblo kun la verkinto:Forpasis
Fonto de la informo:Edward Symoens -Bibliografio de Disertacioj - Suplemento /
Ŝlosilvortoj:koresponda kurso, metodiko, Afriko, Niĝerio
Kreodato:2010-10-19 12:17:46
Lasta redakto:2010-10-21 07:16:07
Aldoninto:Katalin KOVÁTS
Montroj:34358
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Resumo

La diplomlaboraĵo estas detala metodika analizo de serioza kaj oferema lingvopedagogia laboro de la aŭtorino. Jam dum unu jardeko ŝi gvidas korespondan Esperanto-kurson al kelkcent gimnaziaj lernantoj kaj universitataj studentoj en Niĝerio (Afriko).
La aŭtorino analizas la esperantajn kaj anglalingvajn kursmaterialojn, aplikatajn resp. adaptitajn; krome ŝi aldonas suplementan materialon, kompilitan de ŝi mem: taskofoliojn, gramatikajn resumojn, priskribon de sonmaterialo, k.s.. la analizon ŝi faras kun faka aŭutentiko kaj pretendemo.
Valora trajto de la laboraĵo estas, ke la aŭtorino prezentas la tipajn erarojn de la lingvolernantoj, kaj klopodas trovi solvon kontraŭ ili en la instrupraktiko. La amplekso de la laboraĵo estas 108 paĝoj, kies triono estas la analizo mem kaj bibliografio (34 +2p), kaj du trionojn (72p) okupas la tasko-folioj de la kurso.
La lingvaĵo de la laboraĵo estas korekta, nur du riproĉetojn oni povas havi, nome majuskloj kaj minuskloj ĉe la nomo de lingvoj kaj popoloj ne estas konsekvence uzataj, krome la vortorda loko de kelkaj adverboj kaj konjunkcioj iom ĝenas en la kompreno.
Tre impona estas la pedagoga destino de la aŭtorino: krom la faka helpo ŝi multe prizorgas siajn kursanojn: senpage ŝi disponigas al ili librojn, vortarojn, sonkasedojn, eĉ afrankitajn respondkovertojn ŝi sendadas al ili.
La disertacio eĉ kiel kurturfona legaĵo estas inetresa.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.