Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Al la komenco

Ĝeneralaj informoj

Nacilingva titolo:A Spell Checker for Esperanto
Resumo:Tiu ĉi disertaĵo donas koncizan trarigardon de literumkontrola programaro kaj priskribas la procezon de konstruado de literumkontrolilo por la lingvo Esperanto kaj ties implementon forme de vortaro (t.e. afiksa dosiero kaj vortlisto) por la literumkontrolilo Hunspell. La vortlisto estas adaptaĵo de vortradikoj venantaj de la renoma Esperanto-vortaro PIV. Rekono de morfologie kompleksaj vortoj, kiuj estas oftaj en Esperanto pro ties aglutina ĥaraktero, estas ebla pro la afiksa dosiero kiu konstruiĝis surbaze de preta morfemstrukturigo de vortderivaĵoj aperantaj en la sama fonto. Reguloj ekestintaj en tiu procezo estas plibonigitaj per semantika klasado de ĉiuj engaĝitaj radikoj, por kio kreiĝis sistemo bazita sur tekstara analizo kaj kelkaj fakvortaroj, kombine kun scioj pri akceptemo de ĉiu afikso al radikoj el diversaj semantikaj klasoj, akiritaj de la gramatika manlibro PMEG. La rezultinta literumkontrolilo estas funkcianta koncept-pruvo, plibonigota kaj integrota en la gramatikkontrolilan projekton de la organizo E@I.
Aŭtoro:BLAHUŠ, Marek
Lingvo(j): angla
ĉeĥa
Esperanto
Traduko de la titolo:Literumkontrolilo por Esperanto
Klasifiko: Informadiko kaj Esperanto
Jaro:2008
Amplekso:40 paĝoj
Prezento-loko:
Tipouniversitato
NomoMasarykova univerzita
SekcioFakulta informatiky
LandoĈeĥujo
AdresoBotanická 68a
CZ-60200 Brno
Retejoligilo
Tem-gvidanto(j):RNDr. Petr Sojka, Ph.D.
Precizigo:licencia
Loko de publikigo:http://is.muni.cz/th/172464/fi_b/?lang=en
Kontakteblo kun la verkinto:http://eo.wikipedia.org/wiki/Marek_Blahu%C5%A1
172464@mail.muni.cz
Fonto de la informo:la aŭtoro mem enmetis tiun ĉi informon
Ŝlosilvortoj:Esperanto, Hunspell, literumkontrolilo, tekstaro, morfologio, semantika klasado
Kreodato:2010-10-17 17:29:19
Lasta redakto:2010-10-17 18:51:46
Aldoninto:Marek Blahuš
Montroj:32587
Dosieroj: Elŝutoj de ĉiuj dosieroj sume: 40; Viaj elŝutoj: 0

(Diplomlaboraĵo) A Spell Checker for Esperanto  PDF .pdf
Elŝutoj sume: 40
Kreodato: 2010-10-17 17:30:24

Resumo

Tiu ĉi disertaĵo donas koncizan trarigardon de literumkontrola programaro kaj priskribas la procezon de konstruado de literumkontrolilo por la lingvo Esperanto kaj ties implementon forme de vortaro (t.e. afiksa dosiero kaj vortlisto) por la literumkontrolilo Hunspell. La vortlisto estas adaptaĵo de vortradikoj venantaj de la renoma Esperanto-vortaro PIV. Rekono de morfologie kompleksaj vortoj, kiuj estas oftaj en Esperanto pro ties aglutina ĥaraktero, estas ebla pro la afiksa dosiero kiu konstruiĝis surbaze de preta morfemstrukturigo de vortderivaĵoj aperantaj en la sama fonto. Reguloj ekestintaj en tiu procezo estas plibonigitaj per semantika klasado de ĉiuj engaĝitaj radikoj, por kio kreiĝis sistemo bazita sur tekstara analizo kaj kelkaj fakvortaroj, kombine kun scioj pri akceptemo de ĉiu afikso al radikoj el diversaj semantikaj klasoj, akiritaj de la gramatika manlibro PMEG. La rezultinta literumkontrolilo estas funkcianta koncept-pruvo, plibonigota kaj integrota en la gramatikkontrolilan projekton de la organizo E@I.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.