Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Al la komenco

Ĝeneralaj informoj

Nacilingva titolo:ne indikita
Resumo:La laboraĵo estas aktuala, ja dum abundas lernolibroj pri la angla kaj germana laŭ la komunika metodo, mankas tiutipaj por Esperanto. La verkintino unue prezentas la komunikan metodon, ĝiajn ekzercotipojn, la ŝanĝiĝintan rolon de la instruisto, la gruplaboron ne preteratendante la psikologiajn aspektojn surbaze de vasta kono de fakliteraturo kaj de siaj propraj spertoj.
Post analizado de la speciala taŭgeco de esperanto por tiu ĉi metodo, ŝi skizas en la ĉefa parto Esperantan lernolibron por progresantoj laŭ la komunika metodo. Ŝi prezentas la temojn (alirante ilin el praktika flanko) kaj la strukturon de la ĉapitroj. Ŝi elleboras unu ĉapitron detale (dum 80 tagoj ĉirkaŭ la mondo) : de la strukturaj ekzercoj ĝis la komunikaj ludoj.
Konsiloj por instruistoj sekvas la lecionon. La laboraĵo estas bonega, ĝi malkaŝas veran pedagogon. Ni deziras, ke ŝi ekhavu la emon kaj la eblecon por ellabori la tutan lernollibron. (IPR 4/1990)
Aŭtoro:STRÖBL, Katalin
Lingvo(j): hungara
Traduko de la titolo:Apliko de la komunika metodo en la instruado de Esperanto
Klasifiko: Instruado/edukado kaj internacia lingvo
Jaro:1990
Amplekso:52 paĝoj
Prezento-loko:
Tipouniversitato
NomoEötvös Lorand Universitato
SekcioEsperanto-fako
LandoHungarujo
AdresoPf. 107, H-1364 Budapest
Tem-gvidanto(j):D-rino Ilona Koutny
Precizigo:magistra
Loko de publikigo:Ne; en la Universitato
Fonto de la informo:Edward Symoens; Bibliografio de disertacioj / Internacia Pedagogia Revuo 4/1990 P; 17
Rimarkoj:komunika metodo, metodologio, psikologio, gruplaboro, ekzercotipoj
Kreodato:2011-09-10 06:21:38
Lasta redakto:2011-09-10 07:20:39
Aldoninto:Margaretha Symoens
Montroj:24804
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Resumo

La laboraĵo estas aktuala, ja dum abundas lernolibroj pri la angla kaj germana laŭ la komunika metodo, mankas tiutipaj por Esperanto. La verkintino unue prezentas la komunikan metodon, ĝiajn ekzercotipojn, la ŝanĝiĝintan rolon de la instruisto, la gruplaboron ne preteratendante la psikologiajn aspektojn surbaze de vasta kono de fakliteraturo kaj de siaj propraj spertoj.
Post analizado de la speciala taŭgeco de esperanto por tiu ĉi metodo, ŝi skizas en la ĉefa parto Esperantan lernolibron por progresantoj laŭ la komunika metodo. Ŝi prezentas la temojn (alirante ilin el praktika flanko) kaj la strukturon de la ĉapitroj. Ŝi elleboras unu ĉapitron detale (dum 80 tagoj ĉirkaŭ la mondo) : de la strukturaj ekzercoj ĝis la komunikaj ludoj.
Konsiloj por instruistoj sekvas la lecionon. La laboraĵo estas bonega, ĝi malkaŝas veran pedagogon. Ni deziras, ke ŝi ekhavu la emon kaj la eblecon por ellabori la tutan lernollibron. (IPR 4/1990)

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.