Diplomlaboraĵoj

La klarigon pri la tipoj de la diplomlaboraĵoj bv. legi ĉi tie.

Al la komenco

Ĝeneralaj informoj

Nacilingva titolo:Interlinguistik: Gegenstand, Ziele, Aufgaben, Methoden
Resumo:La laboraĵo enkondukas al ĝenerala teorio de internaciaj planlingvoj. Ĝi prezentas provon sisteme prezenti lingvistikan laborkampon de interlingvistiko (laŭ la latina interlingu(a) + istiko, t.e. domeno de scienco okupiĝanta pri planlingvoj kaj pri literaturo ekzistanta en tiaj lingvoj). Konsideroj koncentriĝas sur ĝia esplorobjekto, ĝiaj celoj, ĝiaj taskoj, ĝiaj metodoj, ĝia momenta esplorsituacio kaj ĝiaj evoluperspektivoj. Apartan lokon okupas prezento de strukturo, funkcio kaj evoluo de internaciaj planlingvoj kiel Esperanto, Ido, Volapük, Occidental-Interlingue, Interlingua kaj aliaj. La laboraĵo enhavas krome detalan tipologion de planlingvoj konstruitaj dedukte kaj indukte, tio estas planlingvoj skemismaj (ekz. Esperanto, Ido) kaj planlingvoj naturalismaj (ekz. Novial, Interlingua). Priskriboj de planlingvoj estas akompanataj de multnombraj komparoj kun etnaj lingvoj.
Aŭtoro:SAKAGUCHI, Alicja
Lingvo(j): germana
Traduko de la titolo:Interlingvistiko. Objekto, celoj, taskoj, metodoj
Klasifiko: Interlingvistiko
Jaro:1999
Amplekso:992 paĝoj
Prezento-loko:
Tipouniversitato
NomoUniversitato Adam Mickiewicz Poznań
SekcioWydział Neofilologii - Novfilologia Fakultato
LandoPollando
Adresoal. Niepodległości 4
PL-61-874 Poznań
Tem-gvidanto(j):kaze de habilitiĝo ne bezonata
Precizigo:habilitiga, duagrada doktoriga
Loko de publikigo:Interlinguistik: Gegenstand, Ziele, Aufgaben, Methoden. (= Duisburger Arbeiten zur Sprach- und Kulturwissenschaft Bd. 36). Frankfurt am Main, Berlin, Bern etc.: Lang Verlag 1998 (492 p.).
Kontakteblo kun la verkinto:a.sakaguchi@gmx.de
Fonto de la informo:Aŭtorino (2010 nov.)
Ŝlosilvortoj:Interlingvistiko, tipologio de planlingvoj, strukturo de planlingvoj, aprioraj ligvoj, aposterioraj lingvoj, skemismaj planlingvoj, naturalismaj planlingvoj, lingvoevoluo, sociaj faktoroj, metodoj, celoj, taskoj
Kreodato:2010-11-15 13:10:46
Lasta redakto:2010-11-15 13:10:46
Aldoninto:Katalin KOVÁTS
Montroj:30392
Dosieroj: Mankas dosieroj.

Resumo

La laboraĵo enkondukas al ĝenerala teorio de internaciaj planlingvoj. Ĝi prezentas provon sisteme prezenti lingvistikan laborkampon de interlingvistiko (laŭ la latina interlingu(a) + istiko, t.e. domeno de scienco okupiĝanta pri planlingvoj kaj pri literaturo ekzistanta en tiaj lingvoj). Konsideroj koncentriĝas sur ĝia esplorobjekto, ĝiaj celoj, ĝiaj taskoj, ĝiaj metodoj, ĝia momenta esplorsituacio kaj ĝiaj evoluperspektivoj. Apartan lokon okupas prezento de strukturo, funkcio kaj evoluo de internaciaj planlingvoj kiel Esperanto, Ido, Volapük, Occidental-Interlingue, Interlingua kaj aliaj. La laboraĵo enhavas krome detalan tipologion de planlingvoj konstruitaj dedukte kaj indukte, tio estas planlingvoj skemismaj (ekz. Esperanto, Ido) kaj planlingvoj naturalismaj (ekz. Novial, Interlingua). Priskriboj de planlingvoj estas akompanataj de multnombraj komparoj kun etnaj lingvoj.

Opinioj kaj komentoj

Entute komentoj: 0; Mezuma noto: 0; | Aldoni propran opinion

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.