Novaĵoj

Kiel skribi por gazetoj?

Kategorio: Movado; Dato: 2013-11-13 15:22:45

Kiel vi eble scias la Revuo ESPERANTO ekhavas novan redaktoron Fabrício Valle el Brazilo.  La redaktora laboro kaj la revuo alprenos novajn formojn, stilon, labormanieron kaj oni kalkulas je kontribuaĵoj de la legantoj.  Por faciligi la verkadon kaj fluigi la informojn pli glate kaj rapide la nova redaktoro kompilis dokumenton kun utilaj konsiloj por estontaj kontribuantoj kaj kun la ĝisnuna historio de la redaktado de la revuo.  La dokumenton vi povas elŝuti en tiu ĉi PDF-dokumento. ...

Legi pli...

Kunlaboro inter edukado.net kaj UEA

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-11-12 17:13:01

En oktobro Mark Fettes kaj Stefan MacGill, prezidanto kaj vic-prezidanto de UEA, pasigis tagon ĉe Katalin Kovats, redaktoro de la paĝaro por pridiskuti intensan kunlaboron inter edukado.net kaj UEA.   Kadre de parte novaj, parte jam konataj agadkampoj edukado.net • plue respondecos pri kursoj dum la kongresoj
• • eksperimentcele okazigos ĉeestan RISKO-ludon dum la sekva kongreso
 • ricevos varbhelpon de UEA por stimuli la landajn asociojn registri siajn kursojn en la KURSEJO de edukado.net, kiu...

Legi pli...

Komenciĝis hodiaŭ nova RISKO-monato

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-11-01 09:45:22

          Ĵus finiĝis la sepa ludmonato en RISKO kaj hodiaŭ komenciĝis nova turno.  Bonvolu kapti la okazon kaj ekludi ankaŭ por malaltigi la ŝancon de la ĝisnunaj konkurantoj. :-) Kvankam la registritaj ludantoj estas preskaŭ 500, monate ludas regule ĉ. 150 personoj. Ni ŝatus havi pli da ludantoj. Estus bone se oni trejnus sin ĉar...

Legi pli...

UEA-estroj ĉe edukado.net

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-10-21 10:00:54

Mi informas vin ke en la pasintaj tagoj Mark Fettes prezidanto kaj Stefan MacGill vic-prezidanto de UEA gastis ĉe mi en Hago kaj ni pridiskutis multajn elementojn de la nova strategia plano, skizis eblajn konkretajn kunlaborojn inter edukado.net kaj UEA, kun aparta atento pri la pli vasta uzo de la KLERIGEJO , lanĉo de kampanjo por la registrado de KURSOJ en la KURSEJO kaj pliaj sesioj kaj faciligoj  de la KER-ekzamenoj. Profitante el la ĉeesto de tiuj gravuloj...

Legi pli...

Mark Fettes pri la etiko de Esperanto

Kategorio: Edukado; Dato: 2013-10-19 21:53:37

La 17an kaj 18an de oktobro, 2013, okazis en Wassenaar, Nederlando, malgranda lingvoscienca kolokvo pri "iloj por multlingveco". Inter la dudeko de diverslandaj fakuloj partoprenis ankaŭ d-ro Mark Fettes, la Prezidanto de UEA, kies kontribuo titoliĝis "La etiko de Esperanto: Normoj de konduto en kosmopolita parolkomunumo." Lia anglalingva prezento rilatigis diversajn trajtojn de la Esperanto-komunumo al la sociologia koncepto "kosmopolitismo", kaj en la fino argumentis, ke la ĉefa propedeŭtika valoro de Esperanto estas ĝia kapablo stimuli kosmopolitan pensmanieron pri lingva diverseco kaj perlingva komunikado. En la aranĝo partoprenis ankaŭ tri aliaj esperantistoj:...

Legi pli...

1 ... 96 97 98 99 100 101 102 103 ... 170

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.