Novaĵoj

Amsterdamo: Profesoro Wim Jansen adiaŭis

Kategorio: Movado; Dato: 2013-09-28 12:34:28

Okaze de sia forlaso de la speciala katedro pri Interlingvistiko kaj Esperanto en Amsterdamo profesoro Wim Jansen prezentis nederlandlingvan publikan Adiaŭan Paroladon en la Universitato de Amsterdamo, post kiu okazis akcepto. La eventon ĉeestis sepdeko da personoj, familianoj, esperantistoj, kolegoj kaj studentoj.

La feston malfermis - flanke de la unversitato - profesoro Kees Hengeveld, kiun sekvis mem la jubilato, profesoro Jansen. La titolo de la prelego estis: Natuurlijke evolutie en leergemak. Aspecten van verandering in het Esperanto [Natura evoluado kaj lernfacileco. Aspektoj de ŝanĝoj en Esperanto. La tekston de la parolado la partoprenantoj ricevis - akompane de saketo de tulipbulboj "Esperanto" - en elegante pretigita kajero.

Post la ĉefparolado sinjoro Hans Erasmus, reprezentanto la Internacian Esperanto-Institoto en Hago, ĝisnuna ĉefsponsoro de la Katedro,  prezentis mallonge la historion de la katedro kaj la meritojn de profesoro Jansen. Pri la enuniversitata laboro de la festato kaj pri liaj profesiaj meritoj parolis fine profesoro Kees Hengeveld.

La universitato kadre de akcepto gastigis la ĉeestantojn, kie Ans Bakker nome de la asocio Esperanto Nederland en sia alparolo dankis la profesoron kaj transdonis donacon.  Esperanto Nederland kaj ĝis nun kaj estontece -kune kun UEA - finance subtenos la funkciigon de la katedro.

Pri a evento pretigis filmon Katalin Kovats, redaktoro de www.edukado.net. Jen kelkaj fotoj el la FOTOALBUMO.

La tekston de la prelego (en la nederlanda) vi povos baldaŭ vidi en la DOSIERUJO.

Prezento de Profesoro Jansen en la universitata paĝaro

Malcolm Jones el Britio riskumis plej sukcese en la pasinta monato Al la listo Instruu vian lingvon per Esperanto

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.