Mirinfano
Jene ni publikigas modelan ellaboradon de la hejmtasko nr. 4, en kiu - rilate al la leciono pri lingvaj kapabloj - vi devis analizi la lecioneron MIRINFANOJ.
Tiun ĉi solvon sendis Mónika Molnár, kaj mi opinias ĝin tre bone farita tasko, ĉar ŝi apartigis bone la ĉefelementojn de la leciono kaj instruprocezo, markis la gramatikajn kaj leksikajn paŝojn kaj vidigas ankaŭ la la necesajn informojn pri la traktitaj kapabloj. Ŝiaj aldonaj notoj donas pliajn plusajn informojn pri la leciono.