Gastolibro

La gastolibro celas ke oni ĉi tie esprimu sian opinion pri la paĝaro, sendu bondezirojn ks. Se vi volas havi respondon al iuj demandoj aŭ volas pridiskuti ion, por tiuj celoj bonvolu uzi aŭ la kontakt-formularon aŭ la forumojn.

La retadresoj en la gastolibro estas aŭtomate protektataj kontraŭ spam-robotoj.

 Aldoni novan mesaĝon

118.
Pyhala Raita (Finnlando, Lestijarvi) je 2002-06-03 00:00:00

Min ĝojigas vidi ke la eduka reto plifortiĝas kaj pligrandiĝas. Saliko

117.
jean-roger CHASLE (Francujo, Ploubalay) je 2002-05-25 00:00:00

Karaj samideanoj, mi tre kore gratulas vian tutan skipon pro tiu belega ilo, kiun mi ĵus malkovras ...plezurege aldonas mi! Kalkulu pri mi por "fervore" informi miajn konatulojn pri via servo! Tutkore ĝis venonta relego !

116.
Monika Molnar (Hungarujo) je 2002-05-17 00:00:00

Mi ege ĝojas, ke re-revizitante la paĝaron, mi ĉiam trovas ion novan, ion freŝan aŭ refreŝigitan. Tio instigas min ĉiam reveni, ja mi estas scivolema. Bonaj paĝaroj vere malmultas, sed eĉ pli malmultas tiuj, kiuj estas daŭre, bone prizorgataj. "Edukado.net" plenumas tiujn kriteriojn kaj tio vere gravas. Dankon kaj gratulon por la belega laboro! Sukcesojn kaj forton por simila antaŭeniro!
Amike, Monika

115.
Jozefo Nemeth (Hungarujo, Ihasz) je 2002-05-15 00:00:00

Mi kore bonvenigas la reformitan paĝaron kaj deziras al ĝi multe de uzantoj kaj sukceso. Mi aparte ĝojas pri la utila sekcio LERNILOTEKO kaj esperas, ke tago al tago ĝi riĉiĝos je ekzercoj. Ankaŭ mi mem eble iam kontribuos. Tiu parto estas tiom utila, ke mi opinias aperigi kelkajn ekzercojn el ĝi sur la paĝoj de IPR por ebligi ilian uzon ankaŭ por ne-rethavaj kolegoj. Estus bone scii kiuj ekzercoj elsuĉiĝas plej ofte. Jozefo

114.
A Giridhar RAO (Barato, Hajderabado) je 2002-05-15 00:00:00

Vere bonega retejo; dankon! Mi rekomendos ĝin forte en diversaj forumoj.

113.
Katalin Kováts (Nederlando) je 2002-05-13 00:00:00

Estimataj vizitantoj!
Hodiaŭ, la 13an de majo 2002 ni lanĉis la novan version de la paĝaro. Ĝi enhavas multajn plibonigojn kaj tutnovajn servojn. Bonvolu viziti ilin, utiligi por via laboro kaj prikomenti, esprimi viajn opinion, rimarkojn ĉi tie en la gastlibro kaj laŭeble aktive kontribui sur la paĝoj de Lerniloteko, Katalogo, Eduka Servo kaj Eduka Forumo. La paĝaro estos nur tiam komuna kaj NIA, se multaj el vi kontribuos kaj uzos ĝin. Bonvenon al ĉiuj kaj sukceson en la uzo!
Kun salutoj el la nomo de la tuta teamo: Katalin Kováts, la redaktanto

112.
Valery Paravin (Rusujo, Rusio) je 2002-05-13 00:00:00

Bondezirojn pri la paĝaro. Aldone al mia antaŭa mesaĝo: Ĝi funkcias normale, tio estas rapide, sed ne ĉiuj rubrikoj. Sukceson = Klubo Pacifiko

111.
Raita Pyhala (Finnlando, Lestijarvi) je 2002-05-02 00:00:00

Se mi estus trovinta tian helpejon antau 15 jaroj, multe pli rapide kaj senpene mi estus lerninta Esperanton. Nun mi verkis artikoleton por la finna Esperantolehti pri la bonega servo edukado.net. Aperos espereble en junio 2002. Saliko

110.
Josias (Brazilo) je 2002-05-02 00:00:00

Mi renkontis mia amiko Tenorjo che tiu pagho. Li partoprenas el San-Pauhlo Esperanto Asocio. Mi gratulas se li skribi al mi. Mi neniam forgesas mia amikaro. Dankon! Josias A. Andrade

109.
MA Young-tae (Sud-Koreujo, Chonan) je 2002-04-30 00:00:00

Gratulon por via granda kaj sukces laboro!! Mi pensas, ke tiu ĉi hejmpaĝo estas treege utila kaj por esperantistoj kiuj prezentas nian lingvon al neesperantistoj kaj por neesperantistoj kiuj estas scivolemaj kio estas Esperanto kaj kiel ili povos lerni en propraj lingvoj.

 Aldoni novan mesaĝon

1 ... 72 73 74 75 76 77 78 79 ... 87

Kopirajto © 2001 - 2024 edukado.net. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
Funkciigita de Fondaĵo Edukado.net kunlabore kun E-dukati, ESF kaj E@I.