 |
| Russ Williams |
Poŝtaĵoj: 1
Resp.:
|
|
|
afiŝita: 26-09-2008 13:08:17
When pigs fly
|
|
|
La angla havas esprimon ke io okazos "when pigs fly", t.e. "kiam porkoj flugos". La senco estas ke io ne okazos aŭ eĉ estas neebla.
Elparolo (proksimume, per Esperantaj literoj): "ŭen pigz flaj".
La esprimo amuzas min ne nur pro la amuza imago mem, sed ĉar la arto de la ŝatata de mi muzika albumo "Animals" (Bestoj) de Pink Floyd aludas ĝin, kun fluganta porkego inter fumtuboj de malgaja fabriko. Vidu: http://images.google.com/images?q=animals+pink+floyd
Krome povus indi kompreni la esprimon, ĉar oni povus fojfoje aŭdi ĝin diritan de iuj anglalingvanoj pri Esperanto: "Esperanto will succeed when pigs fly!", do "Esperanto sukcesos kiam porkoj flugos!"
Ekzistas similaj esprimoj en aliaj lingvoj, laŭ Vikipedio: http://en.wikipedia.org/wiki/Pigs_fly
|
|