Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
21-11-2008

Vizitoj: 1135318
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Por kunlabori >> TAGO de LINGVOJ >> Instruu vian lingvon
Instruu vian lingvon
   
Superrigardo pri la temoj > Nederlanda > guichelheil
guichelheil
skribinto temo
Eddy Van den Bosch
Poŝtaĵoj: 1
Resp.:
Post afiŝita: 26-09-2008 13:00:23

guichelheil
 

La vorto "guichelheil" estas la nomo de floreto helruĝa kiun mi foje trovas en paŝtejo en Belgio.


La esperanta nomo estas "ruĝa anagalo"


Ankaŭ ekzistas blua anagalo, eblas vidi informojn pri ĝi en jena retejo:


http://nl.wikipedia.org/wiki/Guichelheil


 


Kial mi ŝatas la vorton ?



La prononco estas tre interesa, sed ankaŭ malfacila por tiuj kiuj ne konas la nederlandan lingvon.


La komenca "g" estas pli mola ol "g" en Esperanto. La literoj "ch" estas prononcitaj kiel "ĥ" en Esperanto, sed la nederlanda "g" estas tamen pli malmola ol "ĥ".  Kaj la litero "h" estas same kiel en Esperanto.


Tiu sinsekvo "g - ch - h" estas speciala.


Sed ankaŭ la duoblaj vokaloj "ui" kaj "ei" kun meze malforta "e" estas sonoj specifaj en la nederlanda lingvo.



Do, por testi ies kapablon paroli flue la nederlandan mi ofte donas la ekzemplan vorton: Guichelheil.

supren
 
Katalin
Poŝtaĵoj: 347
Resp.: 148
Post afiŝita: 26-09-2008 13:08:08
re: guichelheil
Eĉ por tiuj malfacilas, kiuj tamen iom jam konas la lingvon. Ekzemple por mi. :-(
 
Dankon, Eddy
supren