Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
21-11-2008

Vizitoj: 1135280
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Por kunlabori >> TAGO de LINGVOJ >> Instruu vian lingvon
Instruu vian lingvon
   
Superrigardo pri la temoj > Franca > Verboj por la pigruloj
Verboj por la pigruloj
skribinto temo
Ginette MARTIN
Poŝtaĵoj: 2
Resp.: 3
Post afiŝita: 26-09-2008 09:32:26

Verboj por la pigruloj
 

Franclingvaj verboj por la pigruloj.
Ĉar la konjugacioj estas tre malsimplaj, la plej ofte eble gravas uzi la help-verbojn, kiuj ebligas la uzon de la infinitiva formo por la helpata verbo.
Por la os-tempo , sufiĉas konjugacii la verbon "aller" :
Mi kudros= je vais coudre= je coudrai
Mi konstruos=je vais construire= je construirai
Por la as-tempo, sufiĉas konjugacii la verbon "être" kaj uzi la formon "être en train de.."
Mi kudras= je suis en train de coudre
Por la is-tempo, en kazo de ĵusa ago, sufiĉas konjugacii la verbon "venir" kaj uzi la formon "venir de..
Mi ĵus kudris jupon= je viens de coudre une jupe
Por la is-tempo, en kazo de pli antaŭa tempo, sufiĉas koni la verbon "avoir" kaj uzi la formon "avoir+ pasinta participo " J'ai cousu, j'ai construit, vous avez cousu , vous avez construit
Por la kazo de samtempeco en la pasinteco, oni povas uzi "j'étais en train de.."
Mi kudris, kiam mia amikio telefonis = "j'étais en train de coudre, quand mon amie a teléphoné "


Dank'al la help-verboj, multaj malsimplaj verboj povas esti uzataj en la infinitiva formo, (aŭ en la formo avoir +pasinta participo)


Alia ruzaĵo estas uzi la verbon "faire" kaj uzi la formon "faire+ nomo de la ago" Ekzemple anstataŭ diri "je coudrai," (mi kudros) vi diras "je ferai de la couture" (mi faros kudradon, kudraĵon)
Ruzaĵo uzebla por ĉiuj verboj kaj ĉiuj tempoj


Aliaj help-verboj aŭ help-formoj:
pouvoir, vouloir, devoir, falloir... Vi povas lerni iliajn konjugaciojn, sed eble vi povas eskapi de ili se vi uzas la verbon esti kaj la formojn:


Il est obligatoire pour nomo de la subjekto) de...
Il est important pour ... de ...
Il est possible pour.. de..
Il est impératif pour ... de...
Il est préférable pour.. de...
Le devoir de... est de...
La possibilité pour ... est de ...
La volonté de ... est de faire, de faire faire.;..
L'idée de ..est de faire.., de faire faire...
La crainte de .. est de ...

Por la kondicionalo: sufiĉas konjugacii "faire" , "être" kaj "avoir" en la kondicionala formo
Mi kudrus se mi havus maŝinon
Je coudrais si j'avais une machine = je ferais de la couture dans le cas où une machine serait à moi
Mi konstruus se mi povus.
Je ferais une construction dans le cas où il serait possible pour moi de ...
J'aurais fait une construction dans le cas où ...il aurait été possible pour moi de...
Mi volus= je voudrais= ma volonté serait de..
Eblus fari ... Il serait possible de faire...
Eblintus ... Il aurait été possible ...


(Ne ĉiam eleganta, sed sen gramatika eraro !)

supren
 
Katalin
Poŝtaĵoj: 347
Resp.: 148
Post afiŝita: 26-09-2008 09:39:09
re: Verboj por la pigruloj
Koran dankon, Ginette. Mi certe uzos vian liston por pli rapide lerni plu la francan. Espereble mia bopatro kristnaske rimarkos mian rapidan progreson. :-)
 
Amike, Katalin
 
supren