Serĉu laŭ ŝlosilvortoj
 
Serĉu laŭ temoj
 
x-sistemo
unikodo
Laste ĝisdatigita:
15-05-2008

Vizitoj: 932113
Multlingvaj informoj
Hejmpaĝo >> Por lerni >> Monda Mozaiko
Monda Mozaiko
   
Superrigardo pri la temoj > 2008 aprilo - Mallongaj novaĵoj >>>kun SONMATERIALOJ > Novaĵoj el la mondo
Novaĵoj el la mondo
skribinto temo
Katalin
Poŝtaĵoj: 329
Resp.: 133
Post afiŝita: 19-04-2008 00:31:38

Novaĵoj el la mondo
 

1. Unu el la malbonaj efikoj de la tutmonda varmiĝo estos, ke la produktado de biero malaltiĝos. Ĝin kaŭzos la malpliĝo de la hordeospecimenoj utiligataj kiel bazaj materialoj en la bierindustrio.Tion oni ĵus deklaris en Nov-Zelando dum la konferenco de bierproduktantoj. Krom la listigitaj problemoj oni antaŭvidas mankon de akvo kaj tial la malboniĝon de la grenkvalito. Sekve el multaj drinkejoj malaperos biero, aŭ kie ĝi aĉeteblos, certe kostos multe pli ol nuntempe.


2. Oni ekipis per akvopistoloj la poŝtistojn en la usona ŝtato Viskonsino, en la proksimeco de la Naturparko Owen. Printempe la sovaĝaj virmeleagroj, ekscitite de la kopulad-instinktoj, fariĝas tre agresemaj. Ili atakas la poŝtistojn per siaj akraj ergotoj supozeble pro la ruĝa-blanka-blua koloroj de la poŝtoĉaroj. La novaĵo ne raportas pri tio, kiom grandaj estas la armiloj aŭ el kiu fonto oni prenas la rezerv-akvon.


3. En Svedio oni malkovris verŝajne la plej maljunajn arbojn de la mondo. La trunkoj de la arboj formortadas post ĉiu 600a jaro, sed la plantoj rekreskadas el la sama radikaro.  Sekve genetike la arboj estas la samaj de  ĉ. 8000 jaroj. Grupo de biologoj sub la gvido de profesoro Leif Kullman de la Umea Universitato malkovris la arbojn en la Dalama montaro inter Svedio kaj Norvegio. Ĝis nun oni pensis, ke la piceoarboj ekhejmis en Skandinavio antaŭ 3000 jaroj. Oni ankoraŭ ne klare scias de kie venis tiuj plantoj, sed certas, ke ili estis la unuaj, kiuj ekradikis tie post la lasta glaciepoko. La arboj de Dalama nun tranprenis la aĝrekordon de la kalifornia arista specio de pinarbo nomata ’Methuselah’,  kiu aĝas nur 4500-5000 jarojn.


4. En la urbo Taŝkento estas malpermesate sekigi subvestaĵojn sur balkonoj. Per la nova regulo oni volas eviti, ke vizitantoj de la urbo ekhavu malbonan impreson pri ĝi. La ĉefurbo de Uzbekio pretiĝas festi la jubileon de sia 2200-jara ekzisto. Kvankam la festo nur sekvontjare aktualos, la urbaj instancoj jam nun komencis pretiĝi al ĝi kaj kadre de tio oni dissendas alvokojn pri la sekigregulo. Tiuj, kiuj unuan fojon malobeas la regulon, havos rigoran admonon. La duafoje pekantoj ricevos monpunon. Tiuj, kiuj ankaŭ trian fojon kuraĝas sekigi siajn kalsonetojn sur la balkono povos kalkuli je jura procezo.


5. Revolucion portos al la teĥnologio de bicikloproduktado la nova, natura materialo, la bambuo, kiu cetere bonas ankaŭ el ekologia vidpunkto. En multaj landoj oni faras el ĝi domojn, meblojn kaj dekormaterialojn, sed ĝia uzmaniero rapide vastiĝas, precipe danke al ĝiaj trajtoj. Bambuo estas la plej forta krudmaterial de la mondo: ĝia ŝirrezisto estas pli granda ol tiu de ŝtalo, ĝia premrezisto superas tiun de betono. La vendoj de la bambuframaj bicikloj – kostantaj ĉ. 2700 dolarojn – en 2007 kompare al la antaŭa jaro kreskis je 30 %. La kresko inter 2004 kaj 2005 atingis nur 5 procentojn.


6. La sana vivstilo de japanoj havas ankaŭ viktimojn, nome pro la katastrofa stirmaniero de la tro maljunaj stirantoj. Tiuj okazigas jare tiom da akcidentoj, ke la registaro decidis lanĉi specialan kampanjon por stimuli la “ne-plu-junulojn” redoni sian stirpermeson. Pli ol tridek sep butikkatenoj kontribuas per donacado de servoj kaj rabatoj al la eksŝoforoj. En la listo de la avantaĝoj legeblas ekzemple, ke duonprezaj picoj estas senpage liverataj al ilia hejmo. Same rajtas la partoprenantaj olduloj libere viziti faman natur- kaj amuzparkon Asakusa Hanayashiki. Nur tio ne estas menciita kiel ili tiun povas atingi.


 


                                                              (Kompilis, tradukis Katalin Kovats) 


                                         





 


 

dosiero Post Monda Mozaiko_Novajhoj4.pdf (401679)
Post MM_Novajhoj_el_aprilo_200804_MB.mp3 (2922824)
supren