Pasko en Pollando
Mi bone memoras mian unuan Paskon en Belgio, ĉar ĝi tute diferencis de tiu en mia lando (Pollando). En vendejoj kaj ĉe ĉiuj familianoj kaj geamikoj okulfrapis min a-ma-so da ĉokoladaj ovoj: blankaj, nigraj, envolvitaj en brilantaj, koloraj paperetoj…. Foje videblis eĉ ĉokolada leporo.
Dum belga Pasko-dimanĉo ĉiu infano, kun korbeto enmane, devas serĉi la ĉokoladajn ovojn kaŝitajn en la ĝardeno fare de la geavoj aŭ gepatroj. Granda travivaĵo kaj ekscito! Post la ovkolektado oni ĵetas la trovitan dolĉan trezoron surgrunden aŭ surplanken, depende de la vetero, kaj juste, laŭeble, dividas la ĉokoladan ovaron inter la ovserĉintaj infanoj. «Sed de kie venas tiuj ĉokoladaj ovoj?» - demandas la etuloj. La gepatroj kaj geavoj havas tuj pretan respondon (cetere por mi tute absurdan): la sonoriloj, revenintaj el Romo, faligas nokte la ovojn en ĉies ĝardenojn.
Kiam la infanoj fariĝas pli aĝaj ili demandas la gepatrojn, kial ili ĉiam mensogis. Evidentiĝas, ke ankaŭ Sankta Nikolao ne ekzistas, ke la paskajn ovojn la gepatroj aŭ geavoj mem kaŝas. Iun tagon mi aŭdis infanon demandi «kaj Jesuo, ĉu ankaŭ li ne ekzistis?»
En Pollando tiuj paskaj kutimoj tute ne estas konataj. Mi memoras tre bone la antaŭpaskajn lecionojn en la elementa lernejo, dum kiuj ni ornamis malplenajn ovojn (malplenigi ilin hejme ne ĉiam facilis!). La ornamitaj paskaj ovoj nomiĝas en la pola ‘pisanki’.
Ekzistas diversaj teknikoj por ornami ilin. Ni aplikis la plej simplan metodon, nome surgluadis diverskolorajn trikfadenojn aŭ figuretojn eltonditajn el koloraj paperoj. Ni ankaŭ kolorigis la ovojn per diversgrandaj penikoj.
Mi scias, ke en multaj hejmoj dommastrinoj pro tempomanko ofte kolorigis la paskajn ovojn kuirante ilin en la akvo kun cepoŝeloj por atingi hel- aŭ malhelbrunan rezulton.
Mi legis, ke ekzistas ankoraŭ pli ‘seriozaj’ ornamteknikoj de la paskaj ovoj ekz. la tiel nomata ‘gladila sistemo’. Per iu ŝtala miniatura funelo* oni surmetas varman vakson sur la ovon. Poste oni metas la vaksitan ovon en la dekoktaĵon* faritan el kverk-, alno-*, nukso-, cepo- aŭ betoŝeloj, cerealoj, ruĝaj papavfloroj por akiri la deziratan koloron. ‘Kraszanki’ [kraŝanki] estas alia nomo de la ornamitaj paskaj ovoj, kiujn oni ornamas per alia tekniko: gravurado. Tiun teknikon oni aplikis en Silezio. Eble menciindas, ke en Silezio oni eĉ ludis per ‘pisanki/kraszanki’. La plej konata ludeto estis ĵeti la ovojn en truon.
Granda Vendredo antaŭ la Pasko estis tradicie granda kuirtago por ĉiuj dommastrinoj. Tiam oni bakis paskajn gistokukojn, kuiris aŭ fumaĵis ŝinkojn, kolbasojn, kaj preparis multajn aliajn paskajn specialaĵojn. Certe ne mankis diverspecaj paskaj kukoj ekz. ‘babka wielkanocna’ [vjelkanocna] kaj ‘mazurki’ (legu: ‘mazurki’). Kompreneble oni ne forgesis pri la paskaj ovoj amase kuiritaj (malmolaj) kaj poste bele ornamitaj aŭ diversmaniere preparitaj por manĝi.
Nuntempe, ĉefe en urboj, oni kuiras multe malpli ĉar multaj manĝaĵoj facile aĉeteblas, sed mi ja scias, ke en multaj polaj vilaĝoj oni festas Paskon ankaŭ nun tre tradicie. En kelkaj regionoj oni organizas en tiu tago grandajn spektaklojn (‘kalvarioj’), kiuj prezentas la sufervojon de Jesuo.
La plej famaj ‘kalvarioj’ okazas en la urbetoj: Kalwaria Zebrzydowska, Niepokalanów kaj Górka Klasztorna [kalvarja zebĵidovska, njepokalanuf, gurka klaŝtorna] .
Por mi, kiel infano, la plej amuza estis sabato antaŭ la Pasko, ĉar tiam ni devis plenigi la paskokorbeton per kelkaj manĝaĵoj (en simbolaj kvantoj) kaj bele ornami ĝin per diverspecaj branĉetoj, miniaturaj lud-ŝafetoj kaj kokidoj. La kutima korbo-enhavo konsistis el malmole kuiritaj kaj bele ornamitaj ovoj, kuirita ŝinko kaj/aŭ blanka kolbaso, fromaĝo, paska kuko, pano, kreno kaj salo. Ĉiu produkto (7) havas simbolan signifon ekz. ovo estas simbolo de nova vivo, naskiĝo, reviviĝo; viandaĵo simbolas bonfarton, riĉecon, fekundon; kreno - psikan kaj fizikan forton; salo - vivon, ekziston; pano - la korpon de Jesuo Kristo.
La korbo-enhavo iom diferencas en diversaj regionoj. Kun tia paska korbeto (plej ofte el kunplektitaj vergetoj salikaj, sed foje pajlaj) ni, la infanoj, iris al la proksima preĝejo, kie la pastro aspergis ĉiujn paskajn korbetojn sur speciale tiucele aranĝita tablego. Foje la pastro ne estis tro ŝparema je ‘aspergakvo’ kaj per sia granda aspergilo malsekigis multajn, kiuj staris ĉirkaŭ la tablego. La infanoj tre ŝatis kaj eĉ atendis tion, sed ja, ne ĉiufoje la pastro estis bonhumora.
La unua demando de la gepatroj hejme estis: «Ĉu ankaŭ vi estas aspergita? »
Imagu la frustriĝon post la hejmreveno.... ni ne povis tuŝi la korbojn! Ni devis atendi ĝis la dimanĉmateno. Ne ĉiam ni sukcesis elteni ĝis la Granda Nokto* por aŭdi la petard-eksplodadon*, faritan omaĝe al la reviviĝinta Jesuo Kristo. Noktomeze oni celebras la meson, kiu nomiĝas ‘resurekto’ (reviviĝo) kaj ĝi ofte finiĝas per granda bruo.
La dimanĉa paska matenmanĝo komenciĝis per la simbola gustumado de la korba enhavo. Samtempe oni deziris unu al la alia serenan Paskon.
Poste la tutan tagon oni ‘gustumis’ (komprenu: manĝegis!) ĉiujn paskajn specialaĵojn. Mi ofte demandis min, kial ni devas tiom longe sidi ĉetable kaj tiom multe manĝi. En mia memoro restas ĝis nun plenaj tabloj, plenaj fridujoj kaj.....ja oni devis manĝi la paskajn restaĵojn dum pluraj sekvaj tagoj! (kiel Kristnaske, sed kun aliaj specialaĵoj!).
Malseka lundo nomata ‘Śmigus Dyngus’ [smigus dingus] estis la plej amuza tago de la paska periodo (aŭ la plej terura, depende kiel oni interpretas ĝin).
Oni simple malsekigas unu la aliajn. En vilaĝoj la akvokvanto serioze diferencas inter tiuj en urboj ekz. vilaĝaninoj estas malsekigataj fare de kuraĝaj kaj fortaj vilaĝanoj per akvo el siteloj (foje per ĝardena aspergotubo) kaj urbaninoj per akvo el plastaj ovetoj. Ĉe ni hejme ni simbole malsekigis unu la alian per parfumoj (iam ja per akvo!).
Mi memoras tiun tagon tre bone, ĉar mi ĉiam timis iri eksteren.
«Serenan Paskon, bongustan ovon kaj malsekan Dyngus»
deziras al vi Iwona Kocięba, polino, loĝanta jam delonge en Belgio

Iru plu al Pasko en aliaj landoj.
Por lasi reagon, vi devas unue ensaluti.
------------------------------------
* funelo: ilo, kies supra parto estas konusforma kaj kiu finiĝas malsupre per rekta tubo, uzata por verŝi likvon en botelon, vazon ks.
*dekoktaĵo: solvaĵo ricevita per longa kuirado de vegetaĵoj en akvo
* alno: arbo el betulacoj, kun amentoj
* aspergi iun/ion: ŝprucigi likvon por sanktigi (aŭ malsekigi)
* Wielkanoc [vjelkanoc] signifas en la pola Granda Nokto
* petardo: malforta eksplodilo, konsistanta el pulvo, entenata en kartona tubo kaj uzata kiel signalo aŭ amuzaĵo
* Śmigus Dyngus (aŭ mallonge Dyngus): malseka paska lundo
|